Science et Vie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Science et vie
periodaĵo • revuo
Ĝenro vulgariga scienca magazino
Periodeco ĉiumonata

Lando FrancioFrancio
Urbo Montrouge
Publikigisto Reworld Media
Ĉefredaktisto Matthieu Villiers, Hervé Poirier
Establodato 1913
Lingvoj

franca

Eldonkvanto 235 000 (2018)
ISSN 0036-8369

Retejo https://www.science-et-vie.com/
vdr
La unua numero de Science et Vie tiame nomata La Science et la Vie, pri la francaj ŝtalejoj

Science et Vie (Scienco kaj Vivo), Science & Vie laŭ la grafismo de la kovrilo, estas franclingva monata vulgariga scienca magazino, kreinta en 1913 de Paul Dupuy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Paul Dupuy, filo de la franca ĵurnalisto kaj politikisto Jean Dupuy, malkovrinte la usonajn sciencajn vulgarigajn ĵurnalojn kiel Popular Science kaj Popular Mechanics, decidis krei en Francio tian magazinon celantan al la ĝenerala publiko, por ĉeatingigi la sciencajn esplorojn kaj malkovrojn al ĉiuj.
La magazino estis tuja sukceso, la nombreldonoj atinginte 150 000 ekzemplerojn ĉe la komenco de la Unua mondmilito. La eldono devis ĉesi nur dufoje en aŭgusto 1914 poste en julio kaj aŭgusto 1944.
Kunokazece, la 1000a numero eldoniĝis la 1-a de januaro 2001[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. « Le magazine Science & Vie, 100 ans et toujours bien vivant Arkivigite je 2019-05-03 per la retarkivo Wayback Machine » arkivo, Le Parisien, 24a de marto 2013.