Saltu al enhavo

Sciencisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sciencisto estas homo, kiu studas kaj aplikas sciencon kaj uzas sciencan metodon en sia esplorado.

"Neniu en la historio de civilizo pli formis nian komprenon de scienco kaj naturfilozofio ol la granda greka filozofo kaj sciencisto Aristotelo (384–322 a.K.), kiu faris profundan kaj ĉioampleksan influon dum pli ol du mil jaroj" —Gary B. Ferngren[1]
Georgo Agrikolo donis al kemio ĝian nomon, kaj ĝenerale rigardiĝas kiel fondinto de mineralogio kaj geologio kiel sciencaj fakoj.[2][3]
Johano Keplero, unu el la fondintoj de astronomio, la scienca metodo, naturscienco kaj moderna scienco.[4]
Alessandro Volta, eltrovinto de la pilo kaj de metano, taksiĝas kiel unu el la plej grandaj sciencistoj en la historio.
Francesco Redi, parazitologo kaj fondinto de eksperimenta biologio.
Isaac Newton, "la elstara figuro de la Scienca Revolucio",[5] kiu atingis la unuan grandan unuigon en fiziko, kreis klasikan mekanikon kaj kalkulon, kaj pliprecizigis la sciencan metodon.
Mary Somerville, por kiu la koncepto "sciencisto" estis eltrovita.
La fizikisto Albert Einstein elfaris la ĝeneralan teorion de relativeco kaj kontribuis multajn grandajn evoluigojn al fiziko.
Wilhelm Wundt fondis sciencan psikologion.
Fizikisto Niels Bohr faris fundamentajn kontribuojn al la kompreno de la strukturo de la atomo kaj al kvantuma teorio.
Mara biologo Rachel Carson komencis la mediprotektan movadon en la 20-a jarcento.

La rolo de sciencistoj kaj kaj prasciencistoj multe evoluis dum la tempo. En diversaj epokoj ili havis diversajn lokojn en la socio, kaj ŝanĝiĝis la sociaj normoj, etikaj valoroj kaj epistemologiaj virtoj atribuataj al sciencistoj aŭ atendataj de sciencistoj. Tial la difino de antaŭmodernaj fakuloj kiel sciencistoj estas ambigua. Inter la naturfilozofoj, matematikistoj, naturhistoriistoj, naturteologoj, inĝenieroj, kaj aliaj, kiuj kontribuis al la ekesto de scienco, diversaj grupoj povas esti identigitaj kiel prasciencistoj aŭ ne, laŭ la karakteroj de moderna scienco, kiujn oni elektas kiel esencajn.

Iuj historiistoj montras al la Scienca Revolucio, kiu komenciĝis en la 16-a jarcento, kiel la periodo kiam scienco alprenis rekoneble modernan formon. Tamen nur en la 19-a jarcento okazis sufiĉe da sociekonomiaj ŝanĝoj, ke sciencisteco aperis kiel grava profesia kategorio.[6]

Scientist Rebellion estas internacia organizaĵo de sciencistoj, kiuj deziras sentivigi la publikan opinion pri la tutmonda varmiĝo engaĝante sin por senperforta civila malobeo.

Sciencistoj laŭ fakoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Gary B. Ferngren (2002). "Science and religion: a historical introduction (el Retarkivo {{{1}}})". JHU Press. p.33. (ISBN 0-8018-7038-0)
  2. Georgius Agricola. University of California - Museum of Paleontology. Alirita 4-a de aprilo 2019 .
  3. Rafferty, John P. (2012). Geological Sciences; Geology: Landforms, Minerals, and Rocks. New York: Britannica Educational Publishing, p. 10. (ISBN 9781615305445)
  4. Johannes Kepler´s 450th birthday. German Patent and Trade Mark Office.
  5. Matthews, Michael R.. (2000) Time for Science Education: How Teaching the History and Philosophy of Pendulum Motion Can Contribute to Science Literacy (angle). New York: Springer Science+Business Media, LLC, p. 181. ISBN 978-0-306-45880-4.
  6. Steven Shapin (2008). The Scientific Life: A Moral History of a Late Modern Vocation. Chicago: Chicago University Press. (ISBN 0-226-75024-8)