Scipione Maffei

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scipione Maffei
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1675 (1675-06-01)
en Verono
Morto 11-an de februaro 1755 (1755-02-11) (79-jaraĝa)
en Verono
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko vd
Familio
Dinastio Maffei vd
Profesio
Alia nomo Orillo Brenteatico • Desiderato Pindemonte vd
Okupo arkeologodramaturgo • poeto • erudiciulo • paleografo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Scipione MAFFEI (Verono, 1-a de junio de 1675 - samloke, 11-a de februaro 1755) estis itala historiisto, dramaturgo, filozofo kaj saĝulo.

Li edukiĝis ĉe la jezuitoj de Parmo, elektis dekomence la militistan karieron, kaj servis elstare en la armeo de Bavario. Li partoprenis en la batalo de Schellenberg ĉe Donauwörth en 1705, post kio li revenis al Italio.

Li publikigis diversajn verkojn diversfakajn, fundamente pri paleografio, arkeologio kaj diplomatiko, por ekzemplo, Verona illustrata, (Verono, 2 vol., 1732) aŭ Galliae antiquitates, (Parizo, 1733). Pro komisio fare de Viktoro Amadeo la 2-a de Savojo, li reformis la Universitaton de Torino. Li ankaŭ fondis la Museo Lapidario en Verono.

Kiel poeto, li verkis diversajn komponaĵojn de stilo konceptisma, kaj teatraĵojn, inspiritajn de francaj verkistoj de la epoko de Ludoviko la 14-a, inter kiuj elstaras La fida Ninfa, kiun muzikigis Vivaldi. Maffei estas elstara figuro de la itala Settecento, kaj pro siaj variaj sciencaj kaj kulturaj interesoj, kaj pro siaj reformismaj kaj merkantilismaj idealoj ene de la katolikismo.[1]

En 1711 Scipione Maffei publikis artikolon en Giornale dei letterati d'Italia pri instrumento konstruita ĉirkaŭ 1709 fare de Bartolomeo Cristofori, kiun oni nomis „gravicembalo col piano e forte“ (klaviceno kun laŭto kaj mallaŭto). Tio estis pra-piano.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Marchese Di Maffei Francesco Scipione", ĉe la Encyclopedia Britannica (1911).
  2. Scipione Maffei: Nuova invenzione d'un Gravecembalo col Piano e Forte aggiunte alcune considerazioni sopra gli strumenti musicali, en: Giornale de' Letterati d'Italia 5, Venecio 1711, pp. 144–159.