Scivolemo (projekto)

Scivolemo estas esperantlingva aŭdvida projekto pri scienco, kiu konsistas el blogo, jutuba kanalo kaj podkasto.
La blogo Scivolemo
[redakti | redakti fonton]En 2017 la blogo estis kreita de Frank van Hertrooij, studento pri ĥemia teĥnologio en la Teĥnika Universitato Eindhoven[1]. La blogo estas persona projekto kaj enhavas artikolojn nur de Frank.
La jutuba kanalo Scivolemo
[redakti | redakti fonton]La jutuba kanao estas kreita de teamo ĉirkaŭ Frank, Rogier Huurman kaj Carlos Pesquera Alonso kaj ekzistas ekde 2019. Komence la kanalo kreis nur proprajn videaĵojn pri sciencaj temoj prezentitaj de persono, kiu parolas en la filmeto. Tiu teamo kreis sep videaĵojn, poste la kanalo havis pli ol unujaran paŭzon.
Ekde somero 2020 la kanalo denove komencis krei videaĵojn kun ŝanĝita teamo kaj nova koncepto. La nova teamo konsistas el Siru, Matheus, Stefan, Karlos’ kaj Frank. Nun, la kanalo enhavas ĉefe tradukojn de mallongaj liberaj videaĵoj de la germana televido ZDF, NASA, NOAA kaj aliaj liberaj fontoj per kiuj la teamo prezentas diversajn sciencajn temojn.[2] La teamo kreas ankaŭ proprajn videaĵojn, sed sen persona presento de la temo. La videaĵoj havas liberajn licencojn, tial multe de ili estas enmetitaj en artikolojn en la esperantlingva Vikipedio, kaj ili estas haveblaj ankaŭ en la vikimedia komunejo.
Post aprilo 2022 la kanalo haltis krei novajn videojn ĉar la teamo estas okupata kun aliaj projektoj en Esperantujo.
La podkasto de Scivolemo
[redakti | redakti fonton]La podkasto de Scivolemo enhavas la sonojn de la jutubaj videoj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- La Scivolemo-blogo
- La YouTube-kanalo de Scivolemo
- Enkonduka filmeto pri la blogo
- Podkasto kun la sonoj de la videoj