Scott Walker
| Scott Walker | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Scott Walker | |||||
| Naskonomo | Scott Kevin Walker | ||||
| Naskiĝo | 2-an de novembro 1967 (58-jaraĝa) en Colorado Springs | ||||
| Religio | herezo • nekonfesia kristanismo • baptismo vd | ||||
| Lingvoj | angla vd | ||||
| Loĝloko | Wisconsin Executive Residence • Wauwatosa • Delavan • Plainfield • Colorado Springs vd | ||||
| Ŝtataneco | Usono | ||||
| Alma mater | Universitato Marquette (1986–1990) Darien High School (en) | ||||
| Partio | Respublikana Partio | ||||
Subskribo ![]() | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Llew Walker (en) | ||||
| Edz(in)o | Tonette Walker (en) | ||||
| Infanoj | 2 | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | politikisto guberniestro | ||||
| Aktiva en | Madison vd | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Scott Kevin WALKER (naskita la 2-an de novembro 1967 en Colorado Springs kaj nun jam multajn jarojn vivanta en Wauwatosa, antaŭurbo de Milwaukee) estas usona politikisto. Inter 2011 kaj 2019 li estis en du oficperiodoj de ambaŭfoje kvar jaroj la respublikana guberniestro de Viskonsino, kaj krome estis kandidato por la Respublikana nomumo por Prezidento de Usono en 2016. Antaŭe li servis kiel membro de la viskonsina parlamento (1993-2002) kaj kiel kantonestro de kantono Milwaukee (2002-2010).

Kiel guberniestro, Walker estis aparte konata pro buĝeta limigado, interalie per forigo de la sindikataj rajtoj de ŝtataj dungitoj. Tio rezultigis referendumon celantan elpostenigi lin, sed li venkis kaj restis gubernistro. Li anoncis sian prezidentan kandidatiĝon por 2016 je la 13-a de julio 2015, sed la 21-an de septembro en tiu sama jaro li malaktivigis sian kampanjon pro manko de mono kaj malaltaj ciferoj en la sondoj. En 2019 la demokrata politikisto Tony Evers anstataŭigis lin en la guberniestra pozicio.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Koncizigita laŭ informoj en la angla Vikipedio


