Scrooge McDuck
Scrooge McDuck | |
---|---|
Scrooge McDuck, la plej riĉa anaso en la mondo fare de Carl Barks | |
anthropomorphic duck • rolulo en bildliteraturo • movbilda persono • fikciulo en televida serio • filma rolulo • rolulo de videoludo • rolulo en la kerna Disney-universo | |
Kreita de | Carl Barks |
Verko | Mickey's Once Upon a Christmas DuckTales Christmas on Bear Mountain Back to the Klondike Vivo kaj Datoj de Scrooge McDuck Donald Duck and urban climbers Disney Dreamlight Valley |
Voĉigita de | Dallas McKennon (1960)[1] Bill Thompson (1967) Will Ryan (1987) Alan Young (1974-present)[2] |
Informoj | |
Kaŝnomo | Ebenezer Scrooge |
Eble sama | Cartola Mascarado |
Sekso | vira |
Specio | antropomorfa anaso |
Nacieco | skota |
Posedaĵo | Money Bin, Number One Dime, McDuck building, Manor McDuck, McDuck Mansion |
Ekipita per | Cilindro, Nazumo, Redingoto, spats, promenbastono |
Loĝloko | Anasurbo |
Okupo | komerca magnato • aventuristo • trezorserĉisto |
Patro | Fergus McDuck |
Patrino | Downy O'Drake |
Gefratoj | Hortense McDuck • Matilda McDuck • Gideon McDuck • Rumpus McFowl |
Kunulo | Goldie O'Gilt • Brigitta MacBridge |
Infanoj | Webby Vanderquack |
Parencoj | Donald Duck (nevo) Huey, Dewey kaj Louie (pranevoj) Ludwig Von Drake (bofrato) |
Scrooge McDuck [SKRUĜ makDAK] - esperantigebla Skruĝo MekAnaso aŭ MakAnaso - estas bildstria figuro, kreita en 1947 fare de Carl Barks kaj licencata fare de The Walt Disney Company. Li estas homforma anaso, kiel plejparto de la kreaĵoj de Barks. Lia plumaro estas blanka, sed lia beko, liaj gamboj kaj liaj piedoj estas flavaj. Li ofte surkaphavas nigran cilindran ĉapelon, kaj ĉiam surnazhavas naz-binoklon, surpiedhavas gamaŝojn.
Li estas konata, ĉar li estas en la rakontoj pri homformaj anasoj "la homo/anaso la plej riĉa en la mondo". Plie li estis avara, maldonema. Lia nacieco estas skota, sed li vivas en Usono (pro sia praulo Sinjoro Duncan McDuck) ekde - oficiale - la jaro 1902. Antaŭe, li trairis tra la mondo, ĉefe en Klondike, dum la Alaska orimpetego de 1896-1899. Solaj rektaj parencoj laŭ la verkaro de Walt Disney kaj Carl Barks estas la nevo Donald Duck, la pranevoj Hui, Dui kaj Lui, kaj la bofrato Ludwig Von Drake.
Scrooge tra la mondo
[redakti | redakti fonton]- Germanio : Dagobert Duck/Onkel Dagobert
- Latina Ameriko : Rico McPato
- Saudarabio : عم دهب (ʿamm Dahab : « Oncle Or »)
- Belgio : Oncle Jérémie McDuck / Oncle Picsou
- Brazilo : Tio Patinhas
- Ĉinio : 史高治·麦克老鸭 (Shǐgāozhì MàikèLǎoyā : 史高治·麥克老鴨)
- Esperanto : Skruĝo MekAnaso[mankas fonto]
- Koreio : 스크루지 맥덕 (Seukeuruji MaekDeok)
- Danio : Joakim von And
- Hispanio : Tío Gilito
- Usono / Britio : Scrooge McDuck / Uncle Scrooge
- Finnlando : Roope Ankka
- Francio : Oncle Harpagon (1949) / Oncle Edgar (1950-aj jaroj) / Balthazar Picsou (ekde la 21-a de decembro 1952)
- Grekio : Σκρουτζ Μακ Ντακ (Skroutz Mak Dak)
- Hungario : Dagobert McCsip
- Islando : Jóakim Aðalönd
- Italio : Paperon de' Paperoni
- Japanio : スクルージ・マクダック (Sukurūji・MakuDakku)
- Norvegio : Skrue McDuck / Onkel Skrue
- Nederlando : Dagobert Duck / Oom Dagobert
- Polio : Sknerus McKwacz
- Portugalio : Tio Patinhas / Patinhas Mc Pato
- Rusio : Скрудж МакДак (Skruĝ MakDak)
- Svedio : Joakim von Anka
- Turkio : Varyemez Amca
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Donald Duck and His Friends. Arkivita el la originalo je 2018-07-01. Alirita 2012-02-01.
- ↑ Dickens' Christmas Carol.