Scunthorpe

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Geografio > Eŭropo > Anglio > Lincolnshire Norda > Scunthorpe < Urbo


Scunthorpe estas urbo en la angla province Lincolnshire Norda (angle, North Lincolnshire). Ĝi estas la plej granda urbo en la provinco sed ne estas la ĉefurbo.

Ĝis la mezo de la 19-a jarcento ĝi estis malgranda vilaĝo. Oni eltrovis ferŝtonon en la regiono kaj pro tio la ŝtalindustrio disvolviĝis rapide. Samtempe Scunthorpe kaj aliaj vilaĝoj kreskegis.

En 1936 Scunthorpe kaj la vilaĝoj de Ashby, Brumby, Crosby kaj Frodingham kunligis por kreii la novan urbon Scunthorpe. Nuntempe la urbo havas pli ol 60.000 loĝantojn kaj spite de la peza industrio ĝi estas agrabla “ĝardenurbo”.

Scunthorpe estas bone konata kiel unu el la plej gravaj “ŝtalurboj” en Britio sed ĝi vere suferis dum la reorganizado de la ŝtalindustrio en la jaroj inter 1980 kaj 2000. Malgraŭ la ŝangoj kaj la perdo de laborlokoj la ŝtalindustrio ankoraŭ restas tre grava por la bonfarto de la urbo.


Eksteraj ligiloj

greke http://maps.google.com/maps?q=scunthorpe&ll=53.576812,-0.665359&spn=0.090049,0.324200&hl=en greke http://www.thisisscunthorpe.co.uk greke http://www.northlincs.gov.uk greke http://www.stephenfretwell.com