Seč

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Seč (Chrudim))
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Seč (apartigilo)
Seč
germane Setsch
urbo
Vavřinco kostelo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Seč
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Chrudim
Administra municipo Třemošnice
Historia regiono Bohemio
Montaro Fera montaro
Memorindaĵoj Seč kastelo, Vildštejn burgo, Oheb
Konstruaĵo Akva rezervujo Seč
Rivero Chrudimka
Situo Seč
 - alteco 532 m s. m.
 - koordinatoj 49° 50′ 55″ N 15° 39′ 25″ O / 49.84861 °N, 15.65694 °O / 49.84861; 15.65694 (mapo)
Areo 36,67 km² (3 667 ha)
Loĝantaro 1 823 (2023)
Denseco 49,71 loĝ./km²
Unua skribmencio 1318
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 538 05 ĝis 538 07
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0531
NUTS 5 CZ0531 572225
Katastraj teritorioj 9
Partoj de urbo 10
Bazaj setlejunuoj 14
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Seč (Chrudim District)
Retpaĝo: www.mestosec.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Digo de valbaraĵo, tunelo, ruino de burgo Vildštejn
Valbaraĵa lago kaj insuleto

Seč estas pitoreska urbo de Železné hory (Fera montaro) en Regiono Pardubice en Ĉeĥio, grava ripozloko surborde de la lago de valbaraĵo, kiu estis finkonstruita en la jaro 1934. Ekestis "fabela mondo" por turistoj, ĝuantoj de akvo-sportoj, fiŝkaptistoj. En arbaroj, kiuj ĉirkaŭbrakumas la urbeton, oni povas pluki fungojn kaj precipe purigi pulmojn pere de pura aero. Vivas ĉi tie 1 823 loĝantoj (2023).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Běstvina, Bojanov, Horní Bradlo, Třemošnice, Vápenný Podol, Rušinov, Klokočov kaj Jeřišno.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unuaj notoj pri la loko devenas el la jaro 1318. El la jaro 1289 devenas notoj pri burgo Vildŝtejn. En la jaro 1350 estis konstruita preĝejo de sankta Stefano.

Ekde la jaro 1853, kiam Seč estis promociita je urbo, ĝi ankaŭ rajtas uzadi blazonon – arĝenta lilio sur ruĝa kampo.

Oheb[redakti | redakti fonton]

Nun jam ruino de gotika burgo, Oheb situas en pitoreska roka loko, supre de la akvonivelo de la valbaraĵo. Ĝi estis konstruita en la jaro 1315. Jam en la jaro 1499 ĝi estis forlasita kaj venis ruiniĝo. Hodiaŭ jam videblas nur restaĵoj de la enir-pordego. Sur kontraŭa roko estas ruino de la burgo Vildŝtejn.

Valbaraĵo Seč[redakti | redakti fonton]

La ŝtona baraĵo, sur rivero Chrudimka konstruita en la jaroj 1925 ĝis 1934 inter rokaj flankoj de Oheb kaj Vildŝtejn, havas jenajn dimensiojn: alteco 42 m, 160 m longeco. La baraĵa lago, kun volumeno de 22,1 milionoj da kubometroj da akvo, estas 7 kilometrojn longa. Ligna tubaro al elektrejo, kun diametro de 2 metroj, mezuras 1.280 metrojn. Sub la akvonivelo malaperis kvar segejoj, unu bienego kaj dek unu loĝdomoj.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 263
18803 269
18903 103
19002 767
19102 917
19212 841
JaroLoĝantoj
19302 730
19501 914
19612 000
19701 858
19801 790
19911 776
JaroLoĝantoj
20011 707
20141 710
20161 680
20171 684
20181 708
20191 720
JaroLoĝantoj
20201 737
20211 895
20221 738
20231 823

Partoj de urbo[redakti | redakti fonton]

Digo de valbaraĵo, tunelo kaj ruino de burgo Vildštejn

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Nokta 360° panoramo de Placo de Čeněk Strouhal
Nokta 360° panoramo de Placo de Čeněk Strouhal