SeaMonkey
SeaMonkey (eo:MarSimio) | |
---|---|
Fenestroj de MarSimio | |
Programisto | SeaMonkey Council |
Lasta stabila versio | 2.33 (10-a de marto 2015) |
Lasta testa versio | 2.33 Beta 1 (25-a de februaro 2015) |
Operaciumo | Plursistema |
Programlingvo | C++, JavaScript, XML User Interface Language, XML Binding Language |
Lingvo(j) | Esperanto[1] kaj aliaj[2] |
Evoluigstato | en la evoluo |
Programtipo | pako de interretaj programoj |
Permesilo | MPL, MPL/GPL/LGPL tri-license |
Retejo | SeaMonkey |
MarSimio (laŭvorta traduko de la anglalingva vorto SeaMonkey: Sala salikoko) estas libera retumilo, postantaĵo de Mozilo. MarSimio enhavas en ĝi plurajn programojn inkluzive de TTT-legilo (por HTTP kaj FTP), mesaĝilo por retpoŝto kaj novaĵgrupoj, paĝverkilo, i.a.
En marto de 2005, organizaĵo mozila decidis ĉesigi la disvolviĝon de la programo Mozilo kaj anstataŭigi ĝin per Fajrfokso, sed gastigi postantaĵon fare de la komunumo. Post pluraj monatoj, la stirantaro en julio akiris la varmarkitan nomon SeaMonkey (la kodnomo de Mozilo) kaj komencis uzi ĝin por la programo.
SeaMonkey 1.0 (hipoteze ekvivalento de Mozilo 1.8) estis eldonata je la 30-a de januaro en 2006.
MarSimio kaj Esperanto
MarSimio jam ekzistas (neoficiale) en Esperanto. La ligilon vi trovos malsupre sub "Eksteraj ligiloj". Aktuala versio en Esperanto: 2.0.11.
Aliaj projektoj
Eksteraj ligiloj
greke http://www.seamonkey-project.org/releases/ — elŝutpaĝo greke http://wiki.mozilla.org/SeaMonkey:Home_Page greke http://www.czilla.cz/produkty/seamonkey (ĉeĥe) greke MarSimio en Esperanto (neoficiala, ofte malnova)
|