Seatlo
- Tiu ĉi artikolo pritraktas la urbon. Ekzistas aparta artikolo pri la indiana Ĉefo Seattle.
Seattle | |
angle: Seattle, Esperante: Seatlo | |
urbo | |
Seattle
| |
|
|
Oficiala nomo: Seattle | |
Kromnomoj: La smeralda urbo, Porgedo al Alasko | |
Ŝtato | Usono |
---|---|
Federacia ŝtato | Vaŝingtonio |
Kantono | Kantono King |
Situo | Seattle |
- alteco | 54 m s. m. |
- koordinatoj | 47° 36′ 35″ N 122° 19′ 59″ U / 47.60972 °N, 122.33306 °U (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 158 m s. m. |
Plej malalta punkto | |
- alteco | 0 m s. m. |
Areo | 369,2 km² (36 920 ha) |
- de aglomeraĵo | 21,202 km² (2 120 ha) |
- de lando | 217,2 km² (21 720 ha) |
- de akvo | 152 km² (15 200 ha) |
Loĝantaro | 608 660 (01.04.2010) |
- de aglomeraĵo | 2 712 205 |
- de metropolo | 3 439 809 |
Denseco | 1 648,59 loĝ./km² |
- de aglomeraĵo | 127 922 loĝ./km² |
Fondita | 2-a de decembro 1869 |
Urbestro | Michael McGinn |
Horzono | PTZ (UTC-8) |
- somera tempo | PTZ (UTC-7) |
Poŝtkodo | 98101-98199 |
Telefona antaŭkodo | 617 kaj 857 |
Situo de urbo en Usono
| |
Situo enkadre de Okcidenta Usono
| |
Situo enkadre de Nord-Ameriko
| |
Vikimedia Komunejo: Seattle, Washington | |
Retpaĝo: www.seattle.gov | |
Seattle ([si-AT-el], Esperante Seatlo - aŭskultu) estas havenurbo en la nordokcidenta angulo de Usono, en la ŝtato Vaŝingtonio, proksime de la kanada landlimo.
Nun la 24-a plej granda usona urbo, Seatlo prisetliĝis en 1851 (sub la nomo "New York Alki", t.e. "Estonta Novjorko" en ĉinuka piĝino) kaj ludis grandan rolon en la Alaska orimpetego en 1897. La nomo Seattle devenas de la Ĉefo Seattle, tribestro de la indianoj duwamish kaj suquamish, kiu iĝis fama pro sia t.n. Repliko, aŭ parolado.
Seatlo estas la plej multnombre loĝata urbo en nordokcidenta Usono, kaj la administra sidejo de Kantono King.
Kromnomata la Smeralda Urbo, Seatlo estas la sidejo de mondfamaj kompanioj kiel Boeing (nu, ekse; la sidejo antaŭ pluraj jaroj translokiĝis al Ĉikago), Starbucks, kaj Amazon.com. (Cetere, la sidejo de Microsoft estas en Redmond apud Seatlo.) Seatlo ankaŭ estas konata kiel hejmo de alternativa muziko. La plej rekonebla konstruaĵo de Seatlo estas la Space Needle (Kosma Kudrilo, aŭ Spacnadlo), konstruita pro la Internacia ekspozicio de 1962, Ekspozicio Jarcento 21. La profesiaj sportteamoj de Seatlo estas la Mariners (bazpilko), Seahawks (usona futbalo), Storm (korbopilko (ina)), kaj Sounders (asocia futbalo).
Historio
Prahistorio
Fondiĝo
En aprilo 1851, grupo de homoj nun nomata The Denny Party ekvojaĝis okcidenten el Ilinojso, celante la regionon tiam nomatan "Oregono".
Lignorikolta centro
Orimpetego, 1-a Mondmilito, Granda Depresio
Post 1945: aviadiloj kaj softvaro
MOK 1999 kaj Alimondismo
En decembro 1999, la tie okazanta kunveno de Monda Organizaĵo Komerca (M.O.K.) fiaskis pro kontraŭeco inter la "nordaj" kaj "sudaj" landoj kaj pro amasaj manifestacioj. En tiu okazo kelkaj alternativaj ĵurnalistoj fondis la tutteran movadon Indymedia; ankaŭ kelkaj aktivuloj, kiel ekzemple la franca José Bové, iĝis monde konataj. Oni ĝenerale taksas, ke tiuj eventoj (je la "mateniĝo" de la 21-a jarcento) markis la komencon de tutmonda ondo da manifestacioj, movadoj, luktoj kontraŭ la ĝis nun regantaj tendencoj ĉe kapitalismo kaj registaroj, kaj de alternativaj pripensoj, nun konataj sub la nomo Alimondismo. Tial tiu nomo iĝis de tiam ia simbolo.
Geografio
Topografio
Ĉirkaŭaj municipoj
Klimato
Kvartaloj
Seattle (Seatlo) estas urbo kiu enhavas multajn diversajn subpartojn, kiujn oni povas nomi "kvartaloj" (en la usonangla la plej ofta termino estas "neighborhood", t.e. najbarejo, kaj oni uzas ankaŭ "-town", "district", "area", ktp.).
Green Lake (esperantigita kiel "Verda Lago") estas kvartalo en la norda parto de la urbo Seatlo, en la usona subŝtato Vaŝingtonio. Ĝi ricevis sian nomon pro la lago (kaj parko), kio konsistigas grandan parton de la areo de la kvartalo.
North Seattle (Esperante, Norda Seatlo) estas nomo uzata por la partoj de la urbo Seatlo situantaj norde de la elfluejo de Lago Vaŝingtono en Puĝetan Fjordon.
Urba pejzaĝo
Vidindaĵoj
Kulturo
Kromnomoj
Teatraj artoj
Komunikiloj
Seattle Post-Intelligencer (ofte mallongigita kiel "P-I") estas novaĵretejo (retĵurnalo) en Seatlo, Vaŝingtonio, Usono. Ĝis 2009 ĝi estis unu el la du ĉefaj, kaj la plej malnova, tagĵurnalo (papera) en la urbo.
Turismo
Sportoj
Subĉielaj aktivecoj
Esperanto en Seatlo
La plej frua Esperanto-grupo en la urbo ŝajne estis Seattle Philatelic Esperanto Society, kiu fondiĝis en 1905 kaj daŭris ĉ. 20 jarojn. En 2006 fondiĝis la ankoraŭ ekzistanta Seatla Esperanto-Societo, aŭ Societo Esperantista de Seattle; inter ĝiaj fondaj membroj estis William G. Adams kaj Richard H. Geoghegan. Poste aktivis en la Seatla Esperanto-movado interalie Wayne Jackson, Ferd Carlson, Sidney kaj Ruth Culbert, k.m.a.
Loĝantaro (2000): 563.374 (3,5 milionoj en la urba regiono).
Ekonomio
Demografio
Registaro kaj politiko
Edukado
Infrastrukturo
Sansistemoj
Transporto
Pieda alirebleco
Utilaj servoj
Partneraj urboj
Seatlo havas 21 ĝemelurbojn, aŭ partnerajn urbojn[1]: Jen la listo:
- Beerŝeva, Israelo
- Bergen, Norvegio
- Cebu, Filipinio
- Chongqing, Ĉinio
- Christchurch, Novzelando
- Galway, Irlando
- Gdynia, Pollando
- Hải Phòng, Vjetnamio
- Kaohsiung, Tajvano
- Kōbe, Japanio
- Limbé, Kamerunio
- Mazatlán, Meksiko
- Mombasa, Kenjo
- Nantes, Francio
- Pécs, Hungario
- Perugia, Italio
- Reykjavík, Islando
- Sihanoukville, Kamboĝo
- Surabaya, Indonezio
- Taejŏn, Koreio
- Taŝkent, Uzbekio
Pacfostoj
En 2007, okaze de la 18-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Pelplino, Pollando, oni inaŭguris pacfoston (kun la teksto PACO REGU SUR LA TERO en pli ol dek lingvoj) donacitan de seatlaj esperantistoj en la esperantista "Parko de la Mondo", en Malborko, kiu situas proksime de partnerurbo de Seatlo, la urbo Gdinio en norda Pollando, en la regiono Pomerio. La inaŭguron faris esperantisto el Usono, prof. Georgo (Jerzy) Dobrzyński; tio okazis la 24-an de julio 2007 en ĉeesto de 240 esperantistoj el 20 landoj.
Vidu ankaŭ
Citaĵoj
Plua legado
Eksteraj ligiloj
- Seattle in Focus: A Profile from Census 2000
- (anglalingva TTTejo de la urba registaro)
- (anglalingva TTTejo de la komerca ĉambro)