Saltu al enhavo

Sebastião Salgado

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastião Salgado
Persona informo
Sebastião Ribeiro Salgado Júnior
Naskiĝo 8-an de februaro 1944 (1944-02-08)
en Aimorés
Morto 23-an de majo 2025 (2025-05-23) (81-jaraĝa)
en Neuilly-sur-Seine
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per leŭkemio Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj francaanglaportugala vd
Ŝtataneco Brazilo
Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Parizo - doktoreco
Universitato de San-Paŭlo - magistro
Universitato Federacia de Spirito Sankta - bakalaŭro Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Sebastião Salgado
Familio
Edz(in)o Lélia Wanick Salgado (en) Traduki (1967–2025) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Juliano Ribeiro Salgado (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo fotoĵurnalisto
mediprotektulo
fotisto
pentristo
ekonomikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo medio, fotografio, nigrablanka fotografio, documentary photography (en) Traduki, fotoĵurnalismo, mediprotekto kaj naturrezervejo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Parizo vd
Aktiva dum 1973–2025 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sebastião Salgado. Monda Socia Forumo/2003. Marcello Casal Jr/ABr

Sebastião SALGADO (8-an de februaro 1944 en Aimorés, Minas-Ĝerajso, Brazilo - 23-an de majo 2025 en Parizo) estis brazila fotisto, vivanta en Parizo kaj mondkonata pro sia unika stilo de dokumentara fotografio, stilo de fotografado kiu dokumentas la realan vivon por kiu li vojaĝis en pli ol 100 landoj. Liaj fotoj montras, kio estas la efiko sur homoj, kiam iliajn vivojn determinas malriĉeco, malsato, industriiĝo kaj politika premo. Li publikigis plurajn fotolibrojn pri tiu socia problemaro, pro kiuj li ankaŭ ricevis diversajn premiojn[1]. Lia fotaro estis tutmonde montrata kaj publikigita en revuoj kaj gazetoj. En 1986 li estis nomita "fotografa ĵurnalisto de la jaro" fare de la Internacia Centro de Fotografio[2]. Liaj fotoj igas nin pensi pri la esencaj valoroj de la vivo, sciante ke lia ĉefa temo estas la homoj. Liaj fotoj provas kapti la dignon kaj integrecon de la homo kaj ne pretas provoki kompatemon, kiel multaj aliaj fotografoj farantaj fotojn pri la tria mondo[3].

Li estis fondinto de „Instituto Terra“, ekologia organizaĵo dediĉita al la daŭrigebla evoluo de la valo de la rivero Doce, kadre de kiu li subtenas agrikulturistojn rearbarigi kaj vivi kun la arboj. La valo de la rivero Doce situas inter la ŝtatoj Minas Gerais kaj Espírito Santo kaj estas regiono kiu dum jarcentoj suferis de senĉesa senarbarigo kaj neregata ekspluatado de naturaj rimedoj[4].

Salgado havis novaĵagentejon, nomata Imagens da Amazônia, fondita en 1994, kiu spegulas lian laboron.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (angla) Biografio: Sebastião Salgado, The Guardian, 11 september 2004
  2. (angla) Sebastiano Salgado, teksto el The Photography Encyclopedia
  3. (angla) Sebastião Salgado, Internacia centro de fotografio (ICP), Novjorko
  4. (angla, portugala) O sonho de plantar uma floresta deu origem ao Instituto Terra[rompita ligilo], Instituto Terra.