Sebastian Fröschel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sebastian Fröschel
Sebastian Froeschel.jpg
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1497 (1497-02-24)
en Amberg
Morto 20-an de decembro 1570 (1570-12-20) (73-jara)
en Wittenberg
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo
Information icon.svg
vdr

Sebastian FRÖSCHEL (naskiĝinta la 24-an de februaro 1497 en Amberg, mortinta la 20-an de decembro 1570 en Wittenberg) estis germana teologo kiu intertempe apartenis al la plej intimaj rondoj de la vitenbergaj reformaciuloj.

Vivo kaj agado[redakti | redakti fonton]

La filo de amberga burĝa familio studis ekde 1514 en| Leipzig ĉe Georg Helt, kiam li - kiel freŝa doktoro - iĝis en somero 1519 okulatesto de la famaj Lepsikaj disputoj inter Martin Luther kaj Johannes Eck. De tiam li ardis por la Reformacio. En 1521 li ordinitis (katolika) pastro sed baldaŭ ekkonfliktis pro siaj porluteraj konvinkoj. En novembro 1522 li iris al Wittenberg kie li baldaŭ akcepitis en rondoj de famaj reformantoj. En sia skribitaĵo Fortgesetzte Sammlung an alten und neuen theologischen Sachen li rakontis pri la longaj pripensoj, malfacilaj decidoj kaj diversaj etapoj koncerne la luteran diservo-rearanĝadon kion ankaŭ li mem, Fröschel, aktive partoprenis. Por Lutero la prediko iĝis la ĉefa punkto en la diservo, ĝuste malantaŭ la kredkonfeso. Tamen Lutero tiam ankoraŭ hezitis fari la tutan diservon en la germana lingvo.

En 1523 amikoj petis Fröschel predikadi en Leipzig. Kiam oni malfermis al li la kirkopordojn tie iĝis kolektiĝo de interesataj uloj. Laŭ la raporto episkopa aperis eĉ la saksia duko Georgo la Barbulo en Leipzig por arestigi Fröschel kaj forpeligi lin eksteren de la lando. Liaj malamikoj tiam malice fifamigis lin.[1]

Tra Halle (Saale) Fröschel revenis en 1525 al Wittenberg. Tie li estis ekde 1528 la tria plej grava homo ĉe la Mario-kirko post paroĥestro Johannes Bugenhagen kaj la du diakonoj Georg Rörer kaj Johannes Mantel. En 1542 li iĝis eĉ ĉefdiakono kies oficion li ĝismorte plenumis. Filipo Melanktono transdonis al la pasia predikisto Fröschel dum jardekoj dogmatikajn kaj ekzegezajn aĵojn. Tamen oni havas ankaŭ negativajn tonojn de Lutero mem koncerne kelkajn troigitajn insultozajn predikojn de Fröschel. Tamen Fröschel rajtis anstataŭigi Luteron eĉ dum ordinacioj kaj krome li ofte estis privata gasto ĉe la luteroj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Conciones explicantes integrum evangelium S. Matthaei, 1558 (von Melanchthon für Fröschels Predigten niedergeschrieben u. v. F. hrsg.; abgedruckt unter M.s Werken CR XIV, 535 ff.; daraus dt.: Kurtze Auslegung etlicher Capitel des Ev. Matthei, c. V-VIII, 1559);
  • Catechismus, 1559 (neue verm. Aufl. 1560. 1562. 1564);
  • Vom Königreich Christi, 1566.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Christoph von Dreyhaupt: Pagus Neletizi et Nudzici, oder ausführliche diplomatisch-historische Beschreibung des zum ehemaligen Primat und Ertz-Stifft, nunmehr aber durch den westphälischen Friedens-Schluß secularisirten Herzogthum Magdeburg gehörigen Saal-Kreyses und aller darinnen befindlichen Städte, Schlösser, Aemter, Rittergüter, adelichen Familien, Kirchen, Clöster, Pfarren und Dörffer, insonderheit der Städte Halle, Neumarckt, Glaucha, Wettin, Löbegün, Cönnern und Alsleben; aus Actis publicis und glaubwürdigen … Nachrichten mit Fleiß zusammengetragen, mit vielen ungedruckten Dacumenten bestärcket, mit Kupferstichen und Abrissen gezieret, und mit den nöthigen Registern versehen. Emanuel Schneider, Halle 1750, Bd. 2, S. 617 (Online)
  • Christian Gottlieb Jöcher: Allgemeines Gelehrten-Lexicon. Johann Friedrich Gleditsch, Leipzig, 1750, Bd. 2, Sp. 787 (Online)
  • Heinrich Wilhelm Rotermund: Erneuertes Andenken der Männer, die für und gegen die Reformation Lutheri gearbeitet haben. Wilhelm Kaiser, Bremen, 1818, Bd. 1, S. 375 (Online)
  • Wilhelm Beste: Die bedeutendsten Kanzelredner der älteren lutherschen Kirche, von Luther bis zu Spener, in Biographieen und eine Auswahl ihrer Predigten. Gustav Mayer, Leipzig, 1856, Bd. 1, S. 249 ff. (Online)
  • Franz Oskar Germann: Sebastian Fröschel, sein Leben und seine Schriften. In: Beiträge zur sächsischen Kirchengeschichte. Johann Ambrosius Barth, Leipzig, 1899, Bd. 14, S. 1 ff. (Online)
  • Maximilian Weigel: Die Beziehungen des Diakonus M. Sebastian Fröschel in Wittenberg zu seiner Vaterstadt Amberg. In: Zeitschrift für bayrische Kirchengeschichte. 1939, Bd. 14 (Online)
  • Heinz Scheible: Melanchthons Briefwechsel. Friedrich Fromann/Günther Holzboog, Stuttgart-Bad Cannstatt, 2005, ISBN 3-7728-2258-4, Bd. 12, S. 99 (Online)
  • Clemens BrockhausFröschel, Sebastian. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 8, Duncker & Humblot, Leipzig 1878, S. 149 f.
  • Friedrich Wilhelm BautzFröschel, Sebastian. En: Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL). Volumo 2, Bautz, Hamm 1990, ISBN 3-88309-032-8, kolumnoj 139–140.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. ... in der Wittenberger Ketzergrube gar voll Gift gesogen und zur Kröte geworden