Saltu al enhavo

Sebastian Koch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastian Koch
Persona informo
Sebastian Koch
Naskiĝo 31-an de majo 1962 (1962-05-31) (64-jaraĝa)
en Karlsruhe
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Carice van Houten (20052009) Redakti la valoron en Wikidata vd
Amkunulo Carice van Houten Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo televida aktoro filmaktoro aktoro teatra aktoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1990– vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sebastian Andreas KOCH (naskita 31-a de majo 1962 en Karlsruhe) estas germana aktoro. Ekde la fruaj 2000-aj jaroj, li ludis multajn diversajn filmrolojn, akirante vastan eŭropan rekonon.

La sola gajninto de du premioj Adolf Grimme en la sama jaro (2002), internacie konata pro sia rolo en La vivo de aliuloj kaj Zwartboek.

Sebastian Koch estis unu el la plej elstaraj aktoroj de Germanio en la lastaj jaroj, pro siaj roloj en gravaj germanaj televidaj kaj filmaj produktadoj. En 1997, Koch ludis Andreas Baader en Todesspiel, sed lia granda sukceso venis kun Der Tanz mit dem Teufel - Die Entführung des Richard Oetker en 2001. Koch ĉefrolis en la sama jaro en Der Tunnel kaj Die Manns. En 2004, Koch ludis Albert Speer, pro kio li ricevis grandan laŭdon. En 2005, li ludis la verkiston, kies vivon monitoris la Stasi, en la filmo La vivo de aliuloj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]