El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sebastian Rudy (prononco ze:BAStian RU:di) estas germana futbalisto. Li naskiĝis la 28-an de februaro 1990(nun 1990-02-28) en Villingen-Schwenningen, do nun estas 34-jara. Ekde la jaro 2017 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo Bayern München de Munkeno. Krome ekde la jaro 2014 li estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li partoprenas en la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio. Matĉe li en la nacia teamo de 2018 rekoneblas per la numero "19".