Secastilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Secastilla
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 22439 (Secastilla y Ubiergo)
22391 (Torreciudad)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 148  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 11′ N, 0° 16′ O (mapo)42.1811111111110.26666666666668Koordinatoj: 42° 11′ N, 0° 16′ O (mapo) [+]
Alto 612 m [+]
Areo 47,42257 km² (47 42. 257 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Secastilla (Provinco Ŭesko)
Secastilla (Provinco Ŭesko)
DEC
Secastilla
Secastilla
Situo de Secastilla
Secastilla (Hispanio)
Secastilla (Hispanio)
DEC
Secastilla
Secastilla
Situo de Secastilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Secastilla [+]
vdr

Secastilla [sekasTIlja] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la sudokcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas en la sudokcidento de la komarko Ribagorza, inter la valoj de la riveroj Cinca okcidente kaj Ésera orinte. Ĝi enhavas la loĝlokojn Secastilla (municipa ĉefurbo), Torreciudad, Ubiergo kaj Puy de Cinca kaj la senhomejon Bolturina. Ĝi limas okcidente kun Graus, kaj sude kun La Puebla de Castro ene de la komarko. Oni parolas variaĵojn de la aragona.

La klimato estas malvarma, nome montara.

La loĝloko Secastilla mem kiel sidejo de la municipo (612 msm)[1] estas je 87 km oriente de Huesca. Ĉiuj loĝlokoj de la municipoj estas komunikataj kun El Grado sudokcidente kaj kun la ŝoseo A-2211 kaj La Puebla de Castro sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

Retablo el alabastro en la Sanktejo de Torreciudad.

Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.

Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.

Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Secastilla kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 151 loĝantoj (2022).[2]

Aktualo[redakti | redakti fonton]

La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro. La kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.

Ĉefaj vidindaĵoj estas la preĝejoj, la ermitejoj, la Sanktejo de Torreciudad (en la foto de la tabelo), naturaj lokoj kiel padoj por montogrimpado, ktp.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
  2. INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
  • Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
  • Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
  • CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Secastilla en la hispana Vikipedio.