Seckendorff-palaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seckendorff-palaco
arkitektura strukturo • vintra palaco
Lando Germanio vd
Situo Altenburg
Situo
Geografia situo 50° 59′ 14″ N, 12° 26′ 10″ O (mapo)50.9871769412.43609764Koordinatoj: 50° 59′ 14″ N, 12° 26′ 10″ O (mapo)
Seckendorff-palaco (Turingio)
Seckendorff-palaco (Turingio)
DEC
Seckendorff-palaco
Seckendorff-palaco
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Seckendorff-palaco
Map
Seckendorff-palaco
vdr

La Seckendorff-palaco (germane: Seckendorffsches Palais) troviĝas en Altenburg en la germana federacia lando Turingio post la fama skato-puto. Rekte kontraŭe troviĝas la historia frizejo de Grosse.

Historio[redakti | redakti fonton]

La palaco konstruiĝis en 1724 laŭ la planoj de Johann-Georg Hellbrunn, post 1990 ĝi profesiece restaŭriĝis. Konstruigis ĝin la regna grafo Friedrich Heinrich von Seckendorff, kiu havis sian hereditan bienon ĉe Kastelo Meuselwitz. La iaman simplan akvoburgon li malavare pligrandigis al baroka kvar-ala komplekso. La plej konata loĝanto estis tamen la eldonisto kaj librovendisto Friedrich Arnold Brockhaus, kiu ekde 1816/17 metis surloke la fundamentan ŝtonon por la ekfloro de sia entrepreno en Lepsiko.[1] Nuntempe uzas la ĉambrojn diversaj publikaj servoj (ekz. priteatra).

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

Supre de la portalo videblas vostita balkono, je kies supro estas meza fenestro kun la nomoŝildo de la konstrumendinto. Rimarkiĝas la gabla triangulo kun reliefo el porfiro de la urbo Rochlitz. La militaj simboloj (pafilegoj, kuglegoj, tamburoj) dokumentas la soldatan rangon de Seckendorff kaj la aglo kun la grafokrono simbolas la regnan grafecon.

Notoj[redakti | redakti fonton]