Secondo Campini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Secondo Campini
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1904 (1904-08-28)
en Bolonjo
Morto 7-an de februaro 1980 (1980-02-07) (75-jaraĝa)
en Milano
Lingvoj itala
Ŝtataneco ItalioReĝlando Italio
Alma mater Universitato de Bolonjo
Okupo
Okupo aerokosma inĝeniero • inventisto
vdr

Secondo CAMPINI ([sekondo kampini]; naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1904 en Bolonjo, mortis la 7-an de februaro 1980 en Milano) estis itala inĝeniero kaj unu el la pioniroj de la jetmotoro. Campini en 1931 skribis proponon al la Itala Aera Ministerio pri jeta propulsio kaj en 1932 demonstris jetpelitan boaton en Venecio. Per apogo de la Aera Ministerio, li komencis laboron kun la itala aerforta produktisto Caproni por evoluigi jetan aviadilon, la Campini Caproni CC.2, kiu unuafoje flugis en 1940.

La "Thermojet" – evoluigita de Campini – diferencas al la hodiaŭaj jetmotoroj. La motoro de Campini uzis kutiman piŝtan motoron por kunpremi la aeron, kiu estis miksita kun fuelo kaj estis sparkita. Moderna jetoj baziĝas je principo de turbojeto, sed la jeto de Campini estis neniam vera jeto.

Post la dua mondmilito Campini elmigris al Usono, kie li ellaboris diversajn armeaĵojn kiel bombaviadilon YB-49.