Sed nur fragmento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Sed nur Fragmento
Sed nur Fragmento
Aŭtoro Trevor Steele
Eldonjaro 1987
Urbo Ŝapekoo
Eldoninto Fonto
Paĝoj 448
v  d  r
Information icon.svg

Sed nur Fragmento estas debuta originala esperanta romano verkita de Trevor Steele 1987. Ĝi estas verkita en normala Esperanto, sen lingvaj "eksperimentoj".

La ĉefrolulo Nikolaj Ivanoviĉ Maklin tre detale baziĝas sur la vera antropologo, zoologo kaj etnografo barono Nikolaj Nikolaeviĉ Mikluĥo-Maklaj (1846-1888), kiu studis la faŭnon kaj popolojn interalie de Novgvineo kaj Oceanio dum la 1870-aj jaroj. Li poste ekloĝis en Aŭstralio, tamen ne en Brisbano sed en Sidnejo, fondis marbiologian stacion en Watsons Bay kaj edziĝis al filino de la ĉefo-ministro de Novsudkimrio. Male al Maklin, li mortis dum vizito en Rusio, kaj lia vidvino postvivis lin. Fakte, pluraj eroj en la romano de Steele estas ĉerpitaj rekte el la vivo de Mikluĥo-Maklaj – ekzemple la bruligado de alkoholo por impresi papuojn, la enamiĝo al filino de ĉefo-ministro kaj la rolo de lia germana scienca kolego dum la germana anekso de nordorienta Novgvineo en 1884.

La precipa temo de romano estas evoluo de religiaj ideoj de Maklin. Komence Maklin estas ateisto. Fakte li impresas iom ridinde, kvazaŭ neofito kiu decidis esti ateisto sed ne ĉiam sukcesas plenumi sian decidon. Tamen li baldaŭ spertas supernaturajn travivaĵojn en Novgvineo kaj en Aŭstralio, kiuj pelas lin al ia religia kredo. Krome, lia bona amiko kaj scienca kolego Tom Layton "rakontis pri hindaj guruoj, kiuj pruvis antaŭ liaj okuloj, ke ili fakte povas kuraci per nura tuŝo, ricevi mesaĝojn per telepatio, antaŭvidi eventojn, kiuj poste realiĝis" (p. 244). Kaj plej grave, lia amatino Belinda havas metapsikajn kapablojn kaj fine varbas lin al ia spiritismo kaj metempsikozo. Eĉ la titolo de la romano aludas al tiu kredo: "nia ekzisto estas sencohava nur, se ni estas eternaj kaj spertas multajn ’dimensiojn’ kaj vivas en multaj diversaj roloj en ĉi tiu materia mondo. Mia nuna vivo estas, mi esperas, valora – sed nur fragmento" (p. 439).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Trevor Steele: Sed nur fragmento. 448 p. Fonto, Chapecó 1987.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]