Sedeka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Sedeka/taroka
Parto de Atayaliaj lingvoj
Nombro de partoj de tiu familio 2
Landoj Tajvano
Nombro de landoj 1
Kontinentoj Azio
Parolantoj 4   750
Dialektoj Tekedaya, Teruku, Te'uda
Nombro de dialektoj 3
SIL-kodo TRV
ISO 639-2 dosierujo
ISO 639-3 trv
ISO 639-3.4 trv

La sedeka, ankaŭ konata sub jenaj nomoj sedek, sediakk, sedik, sediq, saediq, seedik, sejiq, sedeq, seedek, seedeq, shedekka, sazek, bu-hvana, ĉe-hvana, daija-ataijal, hogo, iboho, paranian, taruku, taroko,toroko, truku aŭ toda, estas unu el la du atajaj lingvoj . Kiel la atajala, la alia atajala lingvo, la sedeka estas parolata ekskluzive en Tajvano . Karakterizaĵo de la sedeka estas la tre stranga vortordo, kiu havas multon komune kun la malagasa kaj la fiĝia. La sedeka estas ĉefe parolata en la (ne ekstrema) nordorienta parto de Tajvano, ĉe la marbordo de la atajala lingvoregiono, en la regionoj ĉirkaŭ la urbo Hualien kaj sude de la atajala lingvo. Oni devas diri, ke sedeka ne estas dialekto de la atajala. La tri dialektoj multe diferencas en fonologio kaj leksikologio. La ĉina lingvo estas uzata en la lernejoj. La maljunuloj ankaŭ parolas la japanan. La sedeka estas skribita per la latina skribo. Ekzistas gramatiko kaj inter 1963 kaj 1988 la Nova Testamento estis tradukita en la sedekan.

Klasifiko[redakti | redakti fonton]

Evoluo de la nombro de parolantoj[redakti | redakti fonton]

Estas klare, ke la nombro de parolantoj akre malpliiĝis. Multaj homoj preferas uzi la atajalan, la japanan kaj diversajn ĉinajn variantojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]