Seedorf BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Seedorf
Blazono de Seedorf
Blazono de Seedorf
Blazono de Seedorf
Monaĥejo Frienisberg, komunumo Seedorf
Monaĥejo Frienisberg, komunumo Seedorf
Monaĥejo Frienisberg, komunumo Seedorf
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Aarberg
Koordinatoj  47° 2′ 5″ N 7° 18′ 45″ O / 47.03472 °N, 7.31250 °O / 47.03472; 7.31250 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 5″ N 7° 18′ 45″ O / 47.03472 °N, 7.31250 °O / 47.03472; 7.31250 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2999
Areo 20,89 km²
Alteco 563 m super marnivelo
Poŝtkodo 3267
Komunumkodo 0312
Mapo de Seedorf
Mapo de Seedorf
Mapo de Seedorf
vdr

Seedorf estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Aarberg kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Seeland en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 2999 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Seedorf situas en la Berna Lagolando proksimume 27 kilometrojn sudsudoriente de la urbo Bielo kaj 17 kilometrojn okcidente de la federacia urbo Berno, ĉe la suda flanko de la monteto Frienisberg. Sur la teritorio de la komunumo situas la Lageto de Lobsigen, el kiu elfluas la rojo Seebach, alfluanto de la rivereto Lyssbach. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Aspi ĉe Seedorf, Baggwil, Dampfwil, Frienisberg, Frieswil, Grissenberg, Lobsigen, Ruchwil kaj Wiler.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,89 km², de kiuj 32,4% estas kovritaj de arbaro, 59,6% servas por agrikulturo kaj 7,7% por setlado. [2]

Najabraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Seedorf limas en nordo al Lyss, en nordoriento al Grossaffoltern, en oriento al Schüpfen, en sudoriento al Meikirch, en sudo al Wohlen ĉe Berno, en sudokcidento al Radelfingen, kaj en nordokcidento al Aarberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 236 de Arberg al Berno kaj la kantona ĉefvojo n-ro 251 de Utzenstorf al Seedorf. En nordo tra la komunuma teritorio pasas la svisa aŭtovojo A6, al kiu la plej proksima alveturejo troviĝas 4 kilometrojn nordokcidente apud Aarberg. Per buslinio de Aarberg al la stacidomo de Bern la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Seedorf datiĝas el la jaro 1131 kiel Sedorf.[3] Kun la escepto de Frieswil la tuta paroĥo Seedorf apartenis en la jaro 1131 al Grafo Udelhard de Saugern, la fondinto de la Abatejo Frienisberg. La heredantoj de Udelhard estis la Grafoj de Thierstein, kiuj vendis al la abatejo la bienhavaĵon, tribunalon kaj ekleziinterezon de Seedorf. Pro premo de Berno jam en 1386 la vilaĝoj de Berno venis sub la kontrolo de la berna Voktejo Aarberg. Post la reformacio de 1528 Seedorf fariĝis komplete havaĵo de la urba ŝtato Berno kaj estis integrita al la nova berna Voktejo Frienisberg. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Seedorf apartenis al la helveta distrikto Zollikofen. En 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Aarberg kaj en 2010 ĝi fariĝis parto de la administra distrikto Seeland. [4]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]