Seewis en Prättigau
![]() |
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Seewis-Pardisla (stacidomo). |
Seewis en Prättigau | |
---|---|
![]() | |
![]() | |
komunumo en Svislando | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Prättigau/Davos |
Komunumaro | Seewis (ĝis fino de 2015) |
Koordinatoj | 46° 59′ 25″ N 9° 38′ 15″ O / 46.99028 °N, 9.63750 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 59′ 25″ N 9° 38′ 15″ O / 46.99028 °N, 9.63750 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1430 (fine de 2023) |
Areo | 49,63 km² |
Alteco | 937 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7212 Seewis Dorf 7214 Seewis-Schmitten 7214 Seewis-Pardisla |
Komunumkodo | 3972 |
![]() | |
Seewis en Prättigau (en Esperanto ankaŭ Seewis en Pretigovio, en romanĉa lingvo Sievgia en il Partenz, en germana lingvo Seewis im Prättigau) estas komunumo en la kantono Grizono de Svislando. Ĝi apartenas al la distrikto Prättigau/Davos, ekde 2017 nomata regiono Prättigau/Davos; ĝis kies malfondiĝo fine de 2015 ĝi ankaŭ membris en la loka komunumaro Seewis. Ĝi havis 1411 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009; laŭ la stato fine de 2023 en la komunumo vivis 1 430 loĝantoj sur areo de 49,63 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 29 loĝantoj/km².
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Seewis situas norde de la rivero Landquart ĉe la nordokcidenta flanko de Pretigovio (germane Prättigau). La komunumo konsistas el la tri frakcioj Seewis-Dorf, Seewis-Schmitten kaj Seewis-Pardisla.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Seewis en Prättigau limas en nordnordokcidento al Nenzig (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordo al Brand en Vorarlbergo (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordnordoriento al Vandans (Vorarlbergo, Aŭstrio), en nordoriento al Schiers, en oriento kaj sudoriento al Grüsch, en sudo en unu punkto aliflanke de Landquart al Igis, en sudokcidento al Malans, en oriento al Jenins, kaj en nordoriento al Maienfeld.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]En la valo la komunumo estas konektita al la publika transportreto per la stacidomo Seewis-Pardisla de la linio de Retia Fervojo de Landquart al Davos respektive al Engadino. De la komunumo ankaŭ cirkulas poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Grüsch. Paralele al la fervojlinio pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 28 de la Rejnvalo al Engadino. De la stacidomo flanka vojo kondukas al Seewis-Dorf.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Seewis datiĝas el la jaro 1224 kiel de Sevve. [1]
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Seewis en Prättigau – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|