Saxeten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Seilera)
Saxeten
Blazono de Saxeten
Blazono de Saxeten
Blazono de Saxeten
Rigardo de Saxeten al Interlaken
Rigardo de Saxeten al Interlaken
Rigardo de Saxeten al Interlaken
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 38′ 0″ N 7° 50′ 0″ O / 46.63333 °N, 7.83333 °O / 46.63333; 7.83333 (mapo)Koordinatoj: 46° 38′ 0″ N 7° 50′ 0″ O / 46.63333 °N, 7.83333 °O / 46.63333; 7.83333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 0591
Areo 19,14 km²
Alteco 1103 m super marnivelo
Poŝtkodo 3813
Komunumkodo 100
Mapo de Saxeten
Mapo de Saxeten
Mapo de Saxeten
vdr


Saxeten estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 100 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Saxeten situas en Berna Oberlando en la valo de la sovaĝa rojo Saxetebach proksimume 10 kilometrojn sudokcidente de Interlaken. La komunumo konsistas el la vilaĝo Saxeten, kaj la setlejoj Usserfeld, Innerfeld kaj Seilera. Krome al la komunumo apartenas diversaj alpopaŝtejoj kaj izolitaj bieno.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 19,14 km², de kiuj 31,7% estas kovritaj de arbaro, 40,6% servas por agrikulturo kaj 1,4% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saxeten limas en nordo al Därligen, en nordoriento al Wilderswil, en sudoriento al Lauterbrunnen, en sudokcidento al Aeschi ĉe Spiez, kaj en okcidento al Leissigen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saxeten situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la vilaĝo kodukas la saka vojo n-ro 1223 de Wilderswil. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A8 troviĝas en Interlaken en distanco de proksimume 10 kilometroj nordoriente. Per poŝtaŭtolinio al la stacidomo de Wilderswil la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saxeten datiĝas el la jaro 1303 kiel Sachsaton.

Dum mezepoko Saxeten apartenis al la Senjorujo de Burkhard von Thun, kiu ankaŭ nomiĝis Burhard de Unspunnen. Per edziĝo la havaĵo Unspunnen transiris en la jaro 1224 al la Senjoroj de Wädenswil. En la jaro 1342 la antaŭ ja al Berno pandigita burgo kaj senjorujo fariĝis definitive havaĵo de Berno, kiu ĝis submetis al la administrado de Unterseen en la Voktejo Interlaken. La voktejo post la fino de la Helveta Revolucio post kvinjara aparteno al la tiama Kantono Oberlando estis transformita al la distrikto Interlaken, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli.[3]

Malfeliĉe konatiĝis la nomo de la komunumo Saxten en la mondo la 27-an de julio 1999, kiam post fulmotondro en la ravino de Saxetbach mortis grupo de 21 turistoj el Aŭstralio, Novzelando, Anglio, Sudafriko kaj Svislando dum kanjonumado en la rojo.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]