Sejŝeloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Repiblik Sesel
Republic of Seychelles
Republique des Seychelles
Sejŝela Respubliko

Detaloj

Detaloj

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Koste Seselwa
Nacia devizo: Finis Coronat Opus
(Angla: The End Crowns the Work)
Situo
Bazaj informoj
Ĉefurbo Viktorio
Oficiala(j) lingvo(j) franca lingvo, angla lingvo, Sejŝela lingvo
Areo
 % de akvo
451 km²
0 %
Loĝdenso 186,2 loĝ./km²
Horzono UTC+04:00
Interreta domajno .sc
Landokodo SYC
Telefona kodo +248
Plej alta punkto Morne Seychellois
Plej malalta punkto Hinda Oceano
Politiko
Ŝtatestro James Alix Michel
Nacia tago 29-a de juno
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 29-a de juno 1976
Ekonomio
Valuto Sejŝela rupio (SCR)
MEP laŭ 2012
– suma $ 1 031 Mio.
– pokapa $ 11 226
v  d  r
Information icon.svg

La Sejŝeloj estas lando en la Hinda Oceano, kies teritorio konsistas el la 115 insuloj de la sejŝela arkipelago.

Baza informaro[redakti | redakti fonton]

Geologio[redakti | redakti fonton]

El geologia vidpunkto troviĝas du tipoj de insuloj en la Sejŝeloj, grupigitaj en la Granitaj aŭ Centraj kaj la Koralaj aŭ Periferaj Sejŝeloj. Tiuj ĉi estas tiel nomataj malaltaj insuloj kiuj estas sekaj kaj malfertilaj. Granitaj oceanaj insuloj estas unikaj, kaj ne ekzistas aliloke en la mondo.

Estas 42 granitaj insuloj, ordigitaj kun malkreskanta etendaĵo: Mahé, Praslin, Sihouette, La Digue, Curieuse, Félicité, Frégate, Ste. Anne, Île du Nord/North Island, Cerf Island, Marianne, Grand Sœur/East Sister, Thérèse, Aride, Conception, Petite Sœur/West Sister, Cousin, Cousine, Long, Récif, Round (Praslin), Anonyme, Mamelles, Moyenne, Ile aŭ Vaches Marines, L'Islette, Beacon (Île Sèche), Cachée, Cocos, Round (Mahé), L'Ilot Frégate, Booby, Chauve Souris (Mahé), Chauve Souris (Praslin), Île La Fouche, Hodoul, L'Îlot, Rat, Souris, St. Pierre (Praslin), Zavé, Harrison Rocks (Grand Rocher).

Biogeografio[redakti | redakti fonton]

Biogeografie la insularo apartenas al la madagaskara ekoprovinco de la afrotropika ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ĝi ampleksas jenajn ekoregionojn : granit-sejŝelajn tropikajn humidajn arbarojn kaj aldabra-insularajn kserofitarojn ene de la tutmondaj 200-unuo "sejŝelaj kaj maskarenaj humidaj arbaroj".

Sejŝeloj estas ĉirkaŭataj de samnoma mara ekoregiono.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Eksteraj rilatoj[redakti | redakti fonton]

African, Caribbean and Pacific Group of States member nations map.svg La Sejŝeloj apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]