Seka frukto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sekaj fruktoj)
Sekaj fruktoj

Sekaj fruktoj estas sekigitaj fruktoj kaj beroj, kun resta malsekeco ĉirkaŭ 20 %. Ili sekiĝas aŭ nature (ekzemple per la suno), aŭ pere de industriaj metodoj.

Vitaminoj[redakti | redakti fonton]

La sekaj fruktoj estas riĉaj je vitaminoj (A, B1, B2, B3, B5, B6) kaj oligoelementoj (fero, kalcio, magnezio, fosforo, kalio, natrio), entenas ĉirkaŭ 250 kkal kaj 1-1.5 g da proteinoj en ĉiu 100 g. Ili havas longan daŭron de konservado kaj ne bezonas konservadon en malvarma loko. En tio estas unu el iliaj ĉefaj avantaĝoj, kaj ĉi-rilate ili estas oportuna alternativo al freŝaj fruktoj (precipe dum malbonrikolta sezono). Tamen dum la sekigo la seka frukto perdas plejmulton da vitamino C.

Uzado[redakti | redakti fonton]

En kuirarto sekajn fruktojn oni aldonas en bakaĵojn, sekajn matenmanĝojn, muslion. Pro forigo de malsekaĵo dum la sekigo (eblas perdiĝi ĉirkaŭ 7/8 partoj de la pezo), ili havas intensan guston.

En industriaj kondiĉoj ili povas esti prilaboritaj de sulfura dioksido por konservi koloron de nutraĵo kaj preventi putradon. Neprilaboritaj sekaj fruktoj povas havi relative malhelan koloron.

Tabelo de kalorieco de kelkaj sekaj fruktoj[redakti | redakti fonton]

Rosinoj
Tabelo de kalorieco de kelkaj sekaj fruktoj*

Kalorieco (kkal)
Proteinoj (g) Akvo (g) Karbonhidratoj (g)
Rosinoj kun kernoj
276 1.8 19 70.9
Rosinoj sen kernoj
296 2.52 16.57 78.47
Sekabrikotoj kun kernoj 278 5 18 67.5
Sekabrikotoj sen kernoj
241 3.39 30.89 62.64
Sekĉerizoj
292 1.5 18 73
Sekdaktiloj 282 2.45 20.53 75.03
Sekfigoj 249 3.30 30.05 63.87
Sekpersikoj 275 3 18 68.5
Sekpiroj 246 2.3 24 62.1
Sekpomoj 273 3.2 20 68
Sekprunoj
264 2,3 25 65,6

* en 100 g da nutraĵo.

Fruktoj kaj beroj, el kiuj oni faras sekajn fruktojn[redakti | redakti fonton]

Sekabrikotoj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]