Sekreta lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sekreta lingvo, kriptolektokaŝlingvo estas metodo manipuli parolatajn tekston tiel, ke ĝi fariĝu nekomprenebla por ekstera, neinicita aŭskultanto. Sekretajn lingvojn uzas grupoj, parolularoj, kiuj volas kaŝi la enhavon de siaj konversacioj de eksteruloj. Ekzemplo estas t.n Pig Latin (porka latino), sekreta lingvo uzata en la angla kaj aliaj lingvoj (la unua silabo pasas al la fino de la vorto sekvita de "ay"). Alia ekzemplo estas la Verlan, kiu estas uzata en la franca (ŝanĝante la ordon de silaboj kaj kreante anagramojn).

Ĉiu tia lingvo uzas transformon, kutime simplan, por ĉifri la originalan tekston. Lerta parolanto kapablas kodi sian lingvon al la sekreta lingvo kaj deĉifri paroladon en ĝi, laŭ la kutima parolrapideco. Aŭskultantoj, kiuj ne konas la ĉifran ŝlosilon aŭ ne scipovas la sekretan lingvon, perceptas nur sensencaĵojn.

Sekretaj lingvoj kutime estas transdonataj parole. Ilia skribado eblas, sed ofte tio ne estas praktika, malfacilas decifri ĉar la mesaĝo povas esti malegale literumita, en diversaj literumoj.

Sekretaj lingvoj estas plejparte uzataj de infanoj kaj junuloj, kiel rimedo de grupa apartiĝo kaj kiel ludo de parolkapablo. Vortoj kreitaj en la sekreta lingvo povas esti asimilitaj en slangon de la fonta lingvo.

Estas tiel nomataj sekretaj lingvoj, kies uzo estas tiel ofta, ke praktike ili ne povas esti uzataj por kaŝado, ĉar preskaŭ ĉiu parolanto de la fonta lingvo, eĉ se ne lerta paroli la sekretan lingvon, komprenas ĝian principon de ĉifrado, ekzemple la jida en germana parolmedio.

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]