Sekretprizono 1391

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Sekretprizono 1391Konstruaĵo 1391 estas sekretprizono en Israelo. Ĝia lokumo estis longtempe ekstreme sekreta (ĝis 2002). Ekzistas multaj atestoj de prizonigitoj, aliaj pruvaĵoj, kiuj montras, ke tie okazis gravaj damaĝoj je homaj rajtoj, kiel turmentado, malpermeso je advokato, je kontakto al parencoj.

Ĝi situas en norda meza Israelo, ĉe Pardes Hanna, en proksimo de la Verda linio kaj de rapidvojo 65 (HaderaAfula). Ĝi estas iama policista gardejo el epoko de la mandato pri Palestino de Ligo de Nacioj. La konstruaĵo estas sub kontrolo de la Israela armeo kaj posteulis verŝajne la funkcion de la militista gardejo en Gedera ĉe Tel Aviv, ekde la 1970-aj jaroj. Ĝi ne aperas sur mapoj aŭ sur aeraj fotoj, pro "sekureco de Isralo". Kelkaj enprizonigitoj estis transportitaj al la proksima Hajfo por parenca renkontiĝo.

Enprizonigitoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ asertoj de la iama enprizonigito Mustafa Dirani (Amal-Miliz), temas pri militkaptitoj dum la 18-jara okupa epoko en suda Libano (operacio Litani). Ĝis operacio defenda muro (israela enmarŝo al okcidenta Jordanio, aprilo 2002) troviĝis tie ĉefe eksterlandanoj, inter ili Abdel Karim Obeid (Hizbulaho). Pli poste estis tie ankaŭ palestinoj kiel Marwan Barguti, ĝenerala sekretaro de Fatah. Plimulto de la enprizonigitoj estas sub aŭspicio de Ŝin Bet; la eksterlandanojn pridemandas Unuo 504 de Aman (militista sekretservo).