Seksa duumismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Disambig-dark.svg Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Seksa duformismo.

Seksa duumismogenra duumismo (kalkeo el la angla gender binarism) estas la divido de sekso en du apartajn, malajn kaj disajn formojn: viran kaj inan. Kiel unu el la kernaj principoj de genrismo, ĝi povas priskribi socian limon, kiu malinstigas homojn ŝanĝi aŭ miksi seksajn rolojn, aŭ identigi sin ĝenerale kun pli ol du seksaj roloj. En ĉi tiu duumisma (aŭ dualisma) modelo oni defaŭlte supozas, ke "biologia sekso", "socia sekso", kaj "seksa orientiĝo" estas laŭliniaj. Ekzemple, oni supozus ke "biologia viro" aspektus "socie vira", havus atenditan "viran karakteron" kaj agus laŭ atendita "vira konduto", inkluzive de aliseksemo. Klasigo en la seksan duumon tiel almarĝenigas individuojn, kiuj naskiĝas kun neduumaj reproduktaj organoj (interseksuloj) kaj ankaŭ malinkluzivas tiujn, kiuj identigas sin kiel lesbanaj, gejaj, ambaŭseksemaj, transgenraj, transseksaj, neduumajtriaseksaj.

Superrigardo[redakti | redakti fonton]

La termino seksa duumismo temas pri sistemo, kie la socio disigas siajn membrojn al unu el du aroj de seksaj roloj, seksaj identoj kaj kvalitoj laŭ iliaj reproduktaj organoj. Kaze de personoj, kiuj naskiĝas kun organoj nenormaj laŭ tiu ĉi sistemo (interseksuloj), eldevigado de ĉi tiu duumismo kutime inkluzivas devigan seksan reasignon. Seksaj roloj estas aliaj aspektaĵoj de seksa duumismo. Seksaj roloj formas kaj limigas la vivajn spertojn de individuoj, tuŝante sinesprimajn manierojn de vestaj elektoj ĝis okupo. Tradiciajn seksajn rolojn daŭre eldevigas la amaskomunikiloj, religioj, kaj sistemoj edukaj, politikaj, kaj sociaj. Multaj socioj uzas seksan duumismon por dividi kaj organizi homojn, kvankam la manieroj per kiuj tio okazas malsamas laŭ socio. Seksa duumismo ekzistas kiel maniero regi la socion. Iuj, kiaj Riki Wilchins en Neduuma: Voĉoj el preter la seksa duumo, argumentas ke seksaj duumoj dividas kaj dupolusigas sociojn. Ofte religiaj tekstoj, kia Biblio, estas uzataj kiel aŭtoritatoj por justigi kaj priskribi seksan duumismon.

Tutmonde estas multaj individuoj kaj eĉ pluraj kulturoj, kiujn oni povas konsideri jen esceptoj al seksa duumismo, jen specifaj transgenraj identoj. Aldone al individuoj, kies korpoj estas nature interseksaj, ekzistas ankaŭ specifaj sociaj roloj, kiuj inkluzivas kvalitojn de ambaŭ duumismaj seksoj aŭ neniuj. Tiuj inkluzivas, interalie, duspiritajn indiĝenajn amerikanojn kaj hiĝrojn en Barato. En la hodiaŭa okcidento, oni povas diri, ke neduumaj homoj rompas seksan duumismon.

Limoj[redakti | redakti fonton]

Multaj feministaj kleruloj kontraŭis la ekziston de klara seksa duumeco. Judith Lorber klarigis la problemon, kiam oni senkritike rigardas la dividon de homoj al ĉi tiuj du grupoj, "eĉ kiam ili ofte trovas pli signifajn engrupajn diferencojn ol intergrupojn diferencojn". Lorber argumentas, ke tio konfirmas la fakton, ke seksa duumismo estas arbitra kaj kondukas al falsaj atendoj pri ambaŭ sociaj seksoj. Anstataŭe estas kreskanta subteno por la ebleco utiligi aldonajn kategoriojn, kiuj komparas homojn sen "antaŭaj supozoj pri kiu similas al kiu". Se permesi pli fluecan rigardon al sekso, oni pli bone povus identigi sin laŭplaĉe, kaj akademia enketado trovus malsamajn similaĵojn kaj diferencojn.

Plua problemo pri seksa duumismo estas la insisto, ke viroj estas imanente virecaj dum virinoj estas imanente inecaj. Tio malplimultigas la opciojn de homoj agi ekster sia seksa rolo sen trudita socia kontrolo. En diskutoj pri ĉi tiu afero, la terminoj "viraj" kaj "virinaj" ne estas precize samsignifaj kiel "viraj" kaj "inaj", ĉar laŭ seksaj sciencistoj (ekzemple Allan Johnson), tiuj terminoj enhavas kaŝajn signifojn, kiuj estas "politike kuntekstigitaj kaj konstruitaj" kaj estas malpli reciproke ekskluzivaj kiam uzataj en ordinara parolado. Tiumaniere, multaj seksaj enketistoj kredas fundamente difekta la aserton, ke ineco aplikas nur al virinoj kaj vireco aplikas nur al viroj, do estas grave distingi inecon kaj virecon kiel priskribantojn de konduto ne rekte ligitaj al la seksoj "viro" kaj "virino". Karen Beckwith tenadas la aserton, ke kiam oni uzas ilin kiel adjektivoj, "viraj" kaj "inaj" estas ankoraŭ utilaj manieroj kompreni homajn agojn. Kvankam tiaj priskriboj estas uzindaj laŭ ŝi, Beckwith opinias, ke ligado de ili al specifaj seksoj igas ilin subpremaj terminoj, kiuj ebligas daŭran diskriminadon.

Maria Lugones observas, ke en la Joruboj ne estis koncepto pri sekso aŭ iu ajn seksa sistemo antaŭ koloniismo. Ŝi argumentas, ke koloniaj potencoj enkondukis seksan sistemon kiel dominilon, kaj ke tio fundamente ŝanĝis sociajn rilatojn inter la indiĝenaj homoj.

Refuto[redakti | redakti fonton]

La ekzisto de interseksaj, neduumaj, kaj sekse nekonformaj individuoj indikas, ke duuma sekso estas refutebla. Iu homo povas montri kombinon de trajtoj, kiujn oni konsideris nur "inaj" aŭ "viraj". Anne Fausto-Sterling proponis klasigan sistemon de kvin seksoj kaj forigon de la socie konstruita seksa divido inter "viro" kaj "virino". En sia eseo "La kvin seksoj: kial vira kaj virina ne sufiĉas", ŝi elmontras la ekziston de interseksuloj, individuoj posedantaj kombinaĵon de viraj kaj virinaj "partoj", kiujn la socio vidas kiel aberaciojn de la normo, kiujn oni devas "ripari" por tenadi la duseksan sistemon. La ekzisto de tiuj individuoj defias la norman seksan duumismon kaj igas disputebla la rolon de la socio en seksa konstruado. Fausto-Sterling indikas, ke modernaj kuracistoj kuraĝigas la ideon, ke sekso estas kultura konstruaĵo kaj konkludas, ke "ni moviĝas el seksduformisma erao al erao de diverseco preter la nombro 2".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]