Sekskaresado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

La sekskaresado (en kelkaj vortaroj aperas kiel fingrumado, fikaresado, ktp.) priskribas la seksrilatojn kiuj precipe konsistas el intimaj karesoj, sen ajna penetrado, ĉu travagina ĉu traanusa. En pluraj naciaj lingvoj ofte estas uzata la anglalingva vorto petting sed ne plu uzita en la angla ekde la seksa revolucio de la 1970-aj jaroj, kiu rilatas al la verbo to pet, kiu havas pli ampleksan signifon ol la seksa kaj aludas la karesojn, kisojn, ktp. eĉ ankaŭ al la dorlotbestoj (pet ankaŭ signifas 'dorlotbesto'), la karesetojn kiujn la beboj donas al la patrinoj, ktp.

Gradoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas tri gradoj de sekskaresadoj:

  • Grado I: Preni la manojn, kisi kaj brakumi unu la alian.
  • Grado II: Seksaj karesoj kun vestoj, kiuj povas imiti la amoradon.
  • Grado III: Seksaj karesoj senvestaj. Ili inkluzivas meti la manojn sub la vestojn kaj esti tute nudaj kaj praktiki buŝan seksumadon, reciprokan masturbadon, seksfrotadontribadismon

Riskoj[redakti | redakti fonton]

La plejmulto el la praktikoj de la sekskaresado havas nenian aŭ malaltan riskon por transdonado de venereaj malsanoj, kaj en aliseksamaj kaj en samseksamaj praktikoj, se la vaginaj aŭ fluaĵoj aŭ la spermo ne havas kontakton kun la mukozoj (buŝa kaj seksorganaj) de la alia persono.