Seksneŭtrala homa triapersona pronomo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Laŭ la Fundamento de Esperanto ekzistas pluraj triapersonaj pronomoj uzeblaj kiam oni parolas pri homoj. La plej uzataj estas li kaj ŝi en singularo kaj ili en pluralo, sed en diversaj okazoj ankaŭ ĝi kaj oni eblas.

En la kazo de la triapersonaj pronomoj, Zamenhof bazis la Esperantlingvajn regulojn sur reguloj de lingvoj kiujn li scipovis bone, kaj en tiuj lingvoj ekzistas seksa malsimetrio ĉe la triapersonaj pronomoj (laŭ kelkaj pro la antaŭa socia superrego de viroj): Ekzemple, kiam oni skribas aŭ parolas pri nespecifa persono de ajna sekso, oni tradicie kutimas uzi li.

Laŭ kelkaj kritikantoj la tradicia pronomsistemo de Esperanto estas diversrilate problema: La uzado de li por paroli pri nespecifa persono povas krei la impreson, ke viroj estas normalaj kaj virinoj estas io escepta. Krome la tradicia sistemo ĉe parolado pri specifa persono devigas onin mencii la sekson eĉ kiam oni konsideras ĝin nemenciinda. Kaj por paroli pri neduumuloj la tradicia sistemo tute ne provizas solvon.

Pro tiuj kialoj estiĝis diversaj proponoj por simetriigi la pronomsistemon. Jam de la 1970aj jaroj multe praktikas la uzadon de li aŭ ŝi anstataŭ li ĉe parolado pri nespecifa persono. Lastatempe pli kaj pli da esperantistoj uzas la novan sekse neŭtralan pronomon ri, kiu estis unuafoje proponita jam en 1976, sed kiu nur de ĉirkaŭ 2010 sukcesis eniri en la efektivan lingvouzon, precipe ĉe junaj esperantistoj. Ekzistas ankaŭ diversaj aliaj proponoj, ekzemple la uzado de ĝi por homoj. Ĉi tiu artikolo prezentas diversajn proponojn kaj argumentojn por kaj kontraŭ ili. Ĝi krome komparas la situacion en Esperanto kun la situacio en aliaj lingvoj.

Iam kaj iam la supre menciita praktiko kaŭzas kritikojn kaj diskutadojn. Kelkaj esperantistoj sentas, ke per plisimetriigo de la triapersona pronomo Esperanto ekhavus pli grandan logikan belon kaj simetrion. Nuntempe kreskas tendenco forlasi la malnovstilan uzon de triapersonaj pronomoj kaj


Prezento de solvoj[redakti | redakti fonton]

Proponoj de seksneŭtrala pronomo
Fundamento Modera riismo Radikala riismo Modera ĝiismo Radikala ĝiismo Ŝliismo Hiismo
Seksneŭtrala li ri ri ĝi ĝi ŝli li
Vira li li li li hi
Ina ŝi ŝi ŝi ŝi ŝi
Aĵa ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi ĝi

Ri ankaŭ uzeblas por paroli pri homo kiu konsideras sin nek ina nek vira (Neduuma genro).

li[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, li plendas. (validas por ambaŭ seksoj)
Se iu iras al la vendejo, li aĉetu sapon. (sekso ne gravas)
Iu ĵus diris, ke li suferas. (sekso difinita, sed nekonata)

En tradicia Esperanto, nur la pronomo "ŝi" klare indikas la sekson, dum "li" povas laŭkuntekste esti interpretata jen kun vira signifo aŭ jen kun sekse neŭtrala signifo.[1] La sekse neŭtrala signifo en la tradicia lingvouzo aperas ĉefe ĉe parolas pri nespecifa persono (kiel en la unuaj du ekzemploj ĉi-supre); foje ĝi ankaŭ aperas, kiam ne estas kialo por supozi, ke la parolanto konas la sekson de la priparolata persono (kiel en la tria ekzemplo ĉi-supre). Ĉar oni tradicie ĉiam uzas "ŝi" kiam oni parolas pri specifa ina persono pri kies ineco oni scias, oni tamen tradicie ne povas uzi "li" por simple kaŝi la sekson en parolado pri specifa persono, kies sekson oni konas.

En unuopa komunika situacio, la uzo de "li" por paroli pri nespecifa persono de ajna sekso povas krei la impreson, ke oni parolas nur pri viroj aŭ ke oni konsideras virinojn nemenciindaj. Krome, la ĝenerala kutimo tiel uzi "li" povas krei la impreson, ke viroj estas normalaj kaj virinoj estas io escepta.

li aŭ ŝi[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, li aŭ ŝi plendas.

Tradicie oni uzus nur la pronomon "li" solan en la frazo, sed multaj preferas tiel precizigi kaj senseksigi la frazon.

li/ŝi[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, li/ŝi plendas.

Ekvivalenta al la antaŭa solvo, sed ofte preferata en skriba lingvaĵo.

li-ŝi[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, li-ŝi plendas.

La streketa formo estas kongrua kun aliaj frazetoj kiel pli-malpli.

ŝ/li[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ŝ/li plendas.

Uzata foje en skriba formo kiel ekvivalento al la antaŭa esprimo.

ri[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ri plendas.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo riismo.

Ri estas sekse neŭtrala triapersona singulara pronomo uzebla por paroli pri persono (aŭ pri personigita estaĵo). Ĝi estas la plej populara netradicia pronomo por tiu celo. La uzado de ri estas ĝenerale nomate riismo. Ekzistas pluraj manieroj kiel ri estas uzata, kaj ankaŭ pluraj reformoj kiuj inkluvizas la uzadon de ri. Ili ne ĉiuj estas same popularaj kaj akceptataj de la Esperantista komunumo.

Ekde Aprilo 2019 PMEG ne plu malrekomendas la uzadon de ri, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn, kiel ri estas efektive uzata.[2]

ŝli[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ŝli plendas.

Pronomo, formata el kunfandiĝo de la antaŭa formo. Ĝi estas preferata preskaŭ ĉe samnombra esperantistaro kiel ri. La avantaĝo super li estas ke ŝli povas esti komprenata de homo, kiu ne antaŭe aŭdis ĝin, ĉar ĝi similas al ŝi/li. Oni asertas, ke la pronomo ŝli eblas esti rigardata kiel kunmetaĵo de la pronomoj ŝi kaj li, do ĝi ne estas kontraŭfundamenta. Tamen, ŝli laŭ kelkaj estas kontraŭfundamenta, pro la "numerus clausus" de personaj pronomoj de la Fundamenta Gramatiko.

ĝi[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ĝi plendas.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ĝiismo.

La uzo de tiu pronomo permesas la neŭtralecon de la genro. Ĝi estas fundamenta pronomo, uzata tie ankaŭ por personoj: "La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi" (Ekzercaro, ekz. 16). Tiu pronomo estis kutime uzita jam de la pioniroj, inkluzive de Zamenhof, sed nur vere por infanoj.

oni[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, oni plendas.

Ebla en multaj kuntekstoj: "Kiam homo suferas, oni plendas", sed neklaras ĉu oni kaj homo estas identaj.

tiu[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, tiu plendas.

"Tiu" estas seksneŭtrala demonstrativa pronomo. Kelkaj volas ampleksigi ĝian uzon al tiaj situacioj, kie oni kutime uzus personan kaj ne demonstrativan pronomon. Tiu tamen malebligus la signifonuancon inter demonstrativa kaj persona pronomo. Indas rimarki ke certaj lingvoj, ekzemple Latino kaj la tjurkaj, uzas demonstrativajn pronomojn anstataŭ triapersonaj pronomoj.

ili[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ili plendas.

Ĉi tie "ili" estas singulara pronomo (komparu kun anglalingva singulara pronomo "they"). Tia singulara uzo de "ili" estas klare kontraŭfundamenta anglismo. Tamen kelkfoje eblas eltiriĝi per uzo de la pluralo: "Kiam homoj suferas, ili plendas."

li aŭ ŝi[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, ŝi plendas.

Kiam la sekso ne gravas, elektu en ĉiu kazo aŭ "li" (tradicia solvo) aŭ "ŝi", sed ne ĉiam la saman. Tio montras, ke vi ne taksas unu sekson pli grava ol la alia. Kiam la sekso estas nekonata, uzu "li aŭ ŝi" aŭ "tiu", aŭ ŝanĝu la frazon tiel ke pronomo ne estas bezonata. Tio ĉi estas la solvo kiun preferas multaj iĉistoj.

li (hi por virpronomo)[redakti | redakti fonton]

Kiam homo suferas, li plendas.
Sapfo ... ŝi estis poeto.
Homero ... hi estis poeto.

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en artikolo hiismo.

Projekto DLT uzis jenan solvon de la genro-problemo: Ĝi uzas la tradician pronomon "li" por ambaŭ homaj seksoj kaj por emfazo de la virseksa sekso uzas novan pronomon "hi" (de la angla-lingva "he"). Tiu ĉi solvo estas duoble kontraŭfundamenta, ĉar ĝi lezas la "numerus clausus" de personaj pronomoj kaj neglektus la principon, ke nenia ŝanĝo okazu en la Fundamento.

Ĉar la ina pronomo de Esperanto (ŝi) venas el la angla, tio estas simetria propono. Viroj povas plendi pri neglekto dum kelkaj jardekoj de uzo de Esperanto, sed sume la signifo-adapto estas eltenebla.

Argumentoj por tiuj ideoj[redakti | redakti fonton]

  • Plej ofte "li" estas uzata por paroli pri iĉoj, do la tradicia uzado de "li" por nespecifa persono de ajna sekso kreas la impreson, ke iĉoj estas normalaj kaj inoj io escepta.
  • La uzado de "li aŭ ŝi" por nespecifa persono malinkluzivas neduumulojn, do homojn nek inajn nek iĉajn.
  • La ĉiama uzado de "li aŭ ŝi" por nespecifa persono kreas ne-ekonomian komunikad-kutimon, precipe se oni konsideras ankaŭ la uzadon de formoj kiel "liajn aŭ ŝiajn". Simpla seksneŭtrala pronomo estas pli konciza alternativo.
  • En la moderna mondo kun samaj rajtoj por inoj kaj iĉoj, pli kaj pli da homoj volas paroli pri specifa persono sen indiki la sekson, same kiel oni povas paroli pri specifa persono sen mencii la haŭtkoloron, naciecon aŭ religion de la persono. La tradicia pronomsistemo tamen devigas onin ĉiam mencii la sekson, kiam oni uzas triapersonan singularan pronomon por paroli pri specifa persono.
  • Foje oni parolas pri specifa persono, kies sekson oni povus diveni nur surbaze de la ekstera aspekto. Tamen la ekstera aspekto ofte ne estas fidinda kriterio por juĝi pri la sekso.
  • Ekzistas neduumuloj, do homoj nek inaj nek iĉaj, por kiuj do taŭgas nek "li" nek "ŝi".
  • Aparta pronomo ne aktivigas la cerbajn regionojn kiuj distingas inter viroj kaj virinoj tiel ofte kiel uzi "li aŭ ŝi".
  • Zamenhof vivis en tempo, kiam la plej multaj metioj estis faritaj nur de viroj. Ekz.: minekspluato, konstruado, arkitekturo, gisado, muldado, forĝo, arbohakado ktp. La lingvo spegulas la malsimetrian strukturon de la tiama socio, sed la ŝanĝita situacio en la moderna mondo postulas ĝian adapton.

Kontraŭargumentoj[redakti | redakti fonton]

  • La tradicia uzo sekvas la uzon de la plej multaj pioniroj kaj Esperantaj verkistoj.
  • Ŝli, ri, gi, hi estas kontraŭfundamentaj, pro la "numerus clausus" de personaj pronomoj menciitaj en la Fundamenta Gramatiko. Por la enkonduko de tiaj pronomoj ne sufiĉas la lingvouzo; nur la Akademio de Esperanto rajtus enkonduki ilin. La foje prezentita argumento por tiu "numerus clausus":
En la Fundamento estas skribite: "La pronomoj personaj estas: mi, vi, li, ŝi, ĝi (por bestoj aŭ aĵoj), si, ni, ili, oni (senpersona plurala pronomo)". La uzo de "la" komence de la frazo indikas ke temas pri ĉiuj personaj pronomoj, do ke ne eblas aldoni novajn.
Tamen la pola kaj rusa ne havas difinitan artikolon kaj en tiuj versioj de la Fundamento ne estas uzata iu ajn alternativa maniero por precizigi ekskluzivecon (ekz. la pola jedyny "nura"), do tiu logiko estas tre dubinda. Ja ne mankas al tiuj lingvoj manieroj indiki ke la pronomoj estas fermita klaso. Eĉ la franca, angla kaj germana havas precizajn vortojn, kiuj signifas "nura," kiujn Zamenhof povis uzi por diri tion anstataŭ ambigue kvazaŭ-implici ĝin. Kaj cetere jam ekzistas pronomo ekster tiu klaso, ci, kiu enkondukiĝis poste en la Fundamento.
Kelkaj argumentas por la "numerus clausus" jene:
Nur tiuj radikoj, kiuj en la Universala Vortaro de la Fundamento aŭ en unu el la Oficialaj Aldonoj aperas kiel "nudaj radikoj" (sen streketo), ne bezonas finaĵon aŭ apostrofon. Novaj pronomoj nepre devus esti nudaj radikoj; el tio jam sekvas, ke enkonduki ilin per privata propono ne estas permesate. Nur la Akademio de Esperanto rajtus enkonduki ilin, per Oficiala Aldono al la Fundamento.
La Fundamento tamen ne mencias iun ajn regulon, kiu asertas tian diferencon inter nudaj radikoj kaj finaĵ-bezonaj radikoj kiam oni enkondukas novajn vortojn.
  • Kelkaj homoj opinias, ke la tradiciaj formoj estis sufiĉe klaraj ĝis nun kaj ke eblas daŭre uzi ilin.
  • Esperantistoj tro multas, tial reformo bezonas longan tempon. (Tamen nuntempe "ri" jam estas vaste uzata inter junaj esperantistoj, do la lingva evoluo jam estas survoje.)

Aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Angla lingvo[redakti | redakti fonton]

En angla lingvo ekzistas same kiel en Esperanto tri singularaj triapersonaj pronomoj he (li), she (ŝi), it (ĝi) kaj unu plurala triapersona pronomo they (ili). En kazo kiam oni parolas pri unu homo de nekonata aŭ neduuma sekso, oni povas uzi pronomon they.[3][4] Kompreneble uzeblas kaj uzatas ankaŭ neŭtralemaj esprimoj kiel he or she (li aŭ ŝi) aŭ he/she (li/ŝi), she/he (ŝi/li) aŭ s/he (ŝ/li).

La uzo de pronomo they estas kritikata pro ĝia nekongrueco kun gramatika nombro kiam ĝi estas kiel plurala pronomo uzata en singulara senco.[5] Aperis jam multaj proponoj pri seksneŭtrala triapersona pronomo, sed laŭ la stato en 2015 neniu el ili eniris en vasta kaj ĝenerala lingvouzo. Krome notindas ke simila disvastigo de senco de plurala pronomo al singularo jam okazis en kazo de pronomo you (vi), kiu kiel origine plurala duapersona pronomo anstataŭigis singularan duapersonan pronomon thou (ci).[4]

Finna lingvo[redakti | redakti fonton]

En finna lingvo ekzistas du singularaj triapersonaj pronomoj hän (li, ŝi), se (ĝi) kaj du pluralaj triapersonaj pronomoj he (homa "ili") kaj ne (nehoma "ili").

Ido[redakti | redakti fonton]

Ido havas kvar singularajn triapersonajn pronomojn il(u) (li), el(u) (ŝi), ol(u) (ĝi), lu (ĝi, li, ŝi) kaj kvar pluralajn triapersonajn pronomojn ili (vira "ili"), eli (ina "ili"), oli (plurala "ĝi") kaj li (ili).[6]

Lingua Franca Nova[redakti | redakti fonton]

Lingua Franca Nova havas du triapersonajn singularajn pronomojn - el (li, ŝi) kaj lo (ĝi).[7]

Loĵbano[redakti | redakti fonton]

Loĵbano ne havas kategorion de pronomoj. Ĝian rolon reprezentas en Loĵbano aro de vortoj nomata kiel pro-sumti. Pro-sumti-vortoj ne havas ajnan markitecon rilate al sekso aŭ aparteneco al homaro. Pro-sumti-vortoj uzataj en la sama senco kiel triapersonaj pronomoj en Esperanto estas: ko'ha, ko'e, ko'i, ko'o, ko'u, fo'a, fo'e, fo'i, fo'o, fo'u.[8]

Nederlanda lingvo[redakti | redakti fonton]

En nederlanda lingvo ekzistas same kiel en Esperanto tri singularaj triapersonaj pronomoj hij (li), zij (ŝi), het (ĝi) kaj unu plurala triapersona pronomo zij (ili). La nederlanda ne havas ne seksneŭtralan triapersonan pronomon. Kelkaj solvoj estas uzado de degene (tiu, ne akcentita) aŭ diegene (tiu, akcentita). Kompreneble uzeblas kaj uzatas ankaŭ neŭtralemaj esprimoj kiel hij of zij (li aŭ ŝi), zij of hij (ŝi aŭ li) aŭ hij/zij (li/ŝi) aŭ zij/hij (ŝi/li).

Tokipono[redakti | redakti fonton]

En Tokipono ekzistas entute 3 pronomoj mi (unuapersona), sina (duapersona) kaj ona (triapersono). Tiuj pronomoj ne precizigas sekson aŭ gramatikan nombron.

Volapuko[redakti | redakti fonton]

Moderna Volapuko havas tri singularajn triapersonajn pronomojn of (ŝi), om (li), on (ĝi, li, ŝi) kaj tri pluralajn triapersonajn pronomojn ofs (ina "ili"), oms (vira "ili"), ons (ili).[9]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Reta-vortaro.de
  2. Sekcio pri ri en PMEG
  3. Gender Pronouns (angle). University of Wisconsin-Milwaukee (c2015). Alirita 2015-12-05. “Grammarians in 1879, 1922, 1931, 1957, and the 1970s have accepted “they” as a singular term that could be used in place of “he” or “he or she”, though sometimes limiting it to informal constructions. Others in 1795, 1825, 1863, 1898, 1926, and 1982 argued against it for various reasons. And whatever the grammarians might argue, people have been using the singular “they” for about the last 600 years, though (as mentioned earlier) it can only be applied in certain cases.”.
  4. 4,0 4,1 Marsh, David. Sexist language: it's every man for him or herself (angle). The Guardian. Guardian News and Media (2013-10-18). Alirita 2015-12-05.
  5. Nunn, Gary. Is it time we agreed on a gender-neutral singular pronoun? (angle). The Guardian. Guardian News and Media (2015-01-30). Alirita 2015-12-05. “For those now considering commenting to suggest that there’s a perfectly fine existing neutral pronoun – “they” – remember that pronouns must match both gender and number. So in the case of single individuals, it’s grammatically inaccurate.”.
  6. KIEL KOMPRENI LA LINGVON IDON. Alirita 2015-12-05.
  7. Enkonduko en esperanto (c2014). Alirita 2015-12-20.
  8. the Lojban Reference Grammar Brevity Is The Soul Of Language: Pro-sumti And Pro-bridi (angle). Alirita 2015-12-05.
  9. Volapük Grammatical Forms. Alirita 2016-08-09.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.