Selando
Tiu ĉi artikolo temas pri la malgranda teritorio nomata Selando krome en Britio. Krome ekzistas provinco Zelando en Nederlando, kaj laŭ esperanta lingvouzo samnoma insulo Zelando (dane Sjælland) en Danio. |
| ||
Nacia devizo: E mare libertas (latino: El la maro, libereco) | ||
Oficiala lingvo | angla | |
Areo | 0.00056 km² | |
Horzono | UTC | |
Ŝtatformo | konstitucia monarkio | |
Regnestroj | Roy Bates kaj Joan Bates (princa paro) | |
Ĉefministro | Michael Bates (regento) | |
Establiĝo – deklarita – agnoskita |
2-a de septembro 1967 neniam | |
Valuto | selanda dolaro, ligita kun usona dolaro |
Selando (angle Sealand — mara lando, la oficiala nomo: Princlando de Selando, Principality of Sealand) estas memproklamita ŝtato (mikronacio) ĉe la Norda Maro, lokita sur la forlasita instalaĵo. La areo de la instalaĵo estas ĉ. 550 m².
Roughs Tower, oficiale nomita HM Fort Roughs, estas instalaĵo konstruita dum la Dua Mondmilito, por gardi la havenon de Harwich. Ĝi situas en 51°53′40″N, 1°28′57″E, je ses mejloj for de Suffolk kaj ok de Essex, Anglio.
La instalaĵo estis okupita de la familio de Paddy Roy Bates el 1967, kiam ili alvenis al Roughs Tower/HM Fort Roughs kiel radiopiratoj. Li deklaris sin kiel princo de Selando.
La statuso de Selando estas agnoskita de neniu lando, kaj ĝi estas konsiderata parto de la Unuiĝita Reĝlando, kaj specife propraĵo de la Ministerio de Defendo.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retpaĝo de la Princlando de Selando
- Moneroj de Selando
- Fotogalerio pri Selando
- La situo de Selando ĉe Google Maps