Ephippiorhynchus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Selbekuloj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Selbekuloj
Selbekulo, Ephippiorhynchus senegalensis
Selbekulo, Ephippiorhynchus senegalensis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Cikonioformaj Ciconiiformes
Familio: Cikoniedoj Ciconiidae
Subfamilio: [[]] '
Genro: Ephippiorhynchus
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

EphippiorhynchusSelbekuloj estas malgranda genro de cikonioj. Ĝi enhavas nur du vivantajn speciojn, nome tre grandaj birdoj pli da 140 cm altaj kun enverguro de 230–270 cm. Ambaŭ estas ĉefe nigrablankaj, kun tre koloraj, ĉefe ruĝaj kaj nigraj, bekoj. Ambaŭ seksoj de tiuj specioj estas tre similaj laŭplumare, sed diferencas en iriskoloro. La membroj de tiu genro estas foje nomataj "jabiruoj", sed tio pli propre aludas al plej proksima parenco el Latinameriko. Ili nomiĝas ankaŭ Selbekuloj, alude ĉefe al la afrika specio.

La specioj estas la jenaj:

Prahistoria parenco nome Ephippiorhynchus pakistanensis estis priskribita el fosilioj de fina Mioceno troviĝintaj en Pakistano. Preskaŭ samtempe, alia jam formortinta specio loĝis en orienta al centra Afriko.

Tiuj grandaj vadbirdoj reproduktiĝas en marĉoj kaj aliaj humidejoj, kie konstruas grandan profundan neston el bastonetoj en arbo. Kiel ĉe plej cikonioj, ili fluĝas havante la kolon foretende, ne kuntirita kiel ĉe ardeoj; dumfluge, ili montras strangan formon, kun kapo kaj granda beko iome pendantaj suben. Ili estas silentaj escepte pro bekofrapado ĉeneste.

La cikonioj de Ephippiorhynchus, kiel plej parencoj, manĝas ĉefe fiŝojn, ranojn kaj krabojn, sed ankaŭ junajn birdojn, kaj aliajn tervertebrulojn. Ili piediras per decida kaj majesta maniero dumĉase, laŭ simila maniero al pli granda ardeo.

Tiuj birdoj ne estas malofte tenataj en kaptiveco fare de bestoĝardenoj aŭ birdobredistoj. Fuĝintaj individuoj eble rilatas al supozataj vidaĵoj de kaŝbestoj kiaj la "Granda Birdo"; dum la Selbekulo estas la plej verŝajna bazo por la Kongamato.

La genronomo Ephippiorhynchus devenas el antikva greka efippos, selo (laŭvorte "io metita sur ĉevalo"), kaj rhinĥus, "beko", kaj aludas al la frunta ŝildo kiu estas kvazaŭ selo de la beko de unu specio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Grimmett, Richard; Inskipp, Carol, Inskipp, Tim & Byers, Clive (1999): Birds of India, Pakistan, Nepal, Bangladesh, Bhutan, Sri Lanka, and the Maldives. Princeton University Press, Princeton, N.J.. ISBN 0-691-04910-6