Seleŭkio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu kun la (multe pli posta) Selĝuka Imperio
La seleŭkia regno, ĉ. 300 a.K.

Seleŭkio (312-64 a.K.) estis la helena regno en okcidenta Azio, fondita de Seleŭko la 1-a Nikatoro, kiam disiĝis la imperio de Aleksandro la Granda. Seleŭkio heredis 75% de la loĝantaro de la aleksandra imperio. La imperio estis regata el la metropolo Seleŭkio-Ktesifono. Seleŭkio ripete militis kontraŭ la Ptolemeoj, la grekaj, post-aleksandraj reĝoj de Egiptio.

Seleŭkio floris de 300 ĝis 150 a.K., disvastiginte grekan civilizon kaj lingvon (iafoje perforte). De -150 ĝis -50, la imperio putriĝis pro dinastiaj militoj: provincoj sendependiĝis (ekzemple, Judio sub la Makabeoj) kaj finfine Seleŭkio estis konkerita de Partujo (en la oriento: Persio kaj Mezopotamio) kaj de Romio (en la okcidento: Sirio, Palestino kaj Anatolio). Romio konkeris per la armeoj de Lukulo kaj Pompejo.

Seleŭkio falis, sed Antioĥio kaj greka civilizo en la eks-seleŭkaj landoj prosperis sub la romia kaj bizanca imperio, dum la postaj sep cent jaroj, ĝis la alveno de islamo kaj la araba imperio en la 7-a jarcento, kaj ankaŭ en la parta imperio, kie la greka reste estis lingvo de kulturo, eĉ la unua Sasanida imperiestro, kiam li estis informita, ke lia generalo ĵus venkis la romianojn, estis spektanta grekan tragedion de Eŭripido.

Seleŭkio estas menciita en la Biblio, profete en la Libro de Danielo kaj historie en la Libroj de la Makabeoj. Tiuj rigardis ĝian grekan civilizon kiel minacon al judismo - minaco, kiun Antioĥo la 4-a Epifano realigis sange.

Vidu ankaŭ