Selles-sur-Cher

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 47°16′35″N 01°33′20″E  /  47.27639°N, 1.55556°O / 47.27639; 1.55556 (Selles-sur-Cher)
Selles-sur-Cher
komunumo
Selles04.jpg
komunuma administrejo
Blason ville fr selles sur cher (loir-et-cher).svg
Blazono
Ŝtato Francio Francio
Regiono Centro-Valo de Luaro
Departemento Loir-et-Cher
Kantono Selles-sur-Cher ĉefloko
Arondismento Romorantin-Lanthenay
komunumaro Communauté de communes
Cher - Sologne
Situo Selles-sur-Cher
 - koordinatoj 47°16′35″N 01°33′20″E  /  47.27639°N, 1.55556°O / 47.27639; 1.55556 (Selles-sur-Cher)
Plej alta punkto
 - alteco 104 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 68 m s. m.
Areo 25,74 km² (2 574 ha)
Loĝantaro 4 616 (2012)
Denseco 179,33 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 41130
INSEE 41242
Situo de Selles-sur-Cher kadre de Francio
ButtonRed.svg
Situo de Selles-sur-Cher kadre de Francio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Selles-sur-Cher
Retpaĝo: www.mairie-sellessurcher.fr

Selles-sur-Cher estas administra komunumo de Francio en la regiono Centro-Valo de Luaro (Centre-Val de Loire), en la centro de la lando. Kiel la nomo indikas, la komunumo situas borde de la rivero Cher, 80 kilometrojn oriente de la urbo Tours. Nacie konata samnoma kapra fromaĝo "Selles-sur-Cher" produktiĝas en la urbo. La franclingva vorto "selles" havas la signifon "seloj" - konsekvence tri oraj ĉevalaj seloj sur blua fono bildiĝas en la urba blazono.

La esperantisto Lionel Venon (naskiĝis en 1921, pereis la 4-an de aprilo 1993 en aŭto-akcidento) estis vic-urbestro de Selles-sur-Cher, la prezidanto de la franca sekcio de Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA).

Partneraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

la rivero Cher en la komunumo
la samnoma kapra fromaĝo "Selles-sur-Cher"