Selmice
Selmice | |||
---|---|---|---|
| |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Ĉeĥio | ||
Regiono | Pardubice | ||
Distrikto | Pardubice | ||
Fondita | 1142 (la unua skriba mencio) | ||
Poŝtkodo | 535 01 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 140 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 26 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 50° 3′ N, 15° 26′ O (mapo)50.05018462299715.440880336505Koordinatoj: 50° 3′ N, 15° 26′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 205 m [+] | ||
Areo | 5,424575 km² (54 2.4 575 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Vilaĝo Selmice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, ĉe la rivero Elbo, 12 km okcidente de la urbo Přelouč, 12 km nordoriente de la urbo Chvaletice. Vivas ĉi tie 140 loĝantoj (2023).
Historio[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo Selmice estis de la jaro 1142 posedaĵo de la monaĥejo en Sedlec, en la jaro 1368 estis atestita la paroĥeja preĝejo.
Memorindaĵoj[redakti | redakti fonton]
Preĝejo[redakti | redakti fonton]
La ligna kirko estis en la jaro 1831 malkonstruita. La nova masonita preĝejo de Sankta Adalberto, pseŭdogotika, estis konstruita nur en la jaro 1907 laŭ planoj de J. Hrádek. La ekipaĵo estas ankaŭ pseŭdogotika, bildo sur ĉefaltaro de František Dvořák el la jaro 1907, Kalvaria vojo de Untersberger el la jaro 1896.
Ĉevalbredejo[redakti | redakti fonton]
Ĉevalbredejo Františkov el la jaroj 1829 - 1831 apartenis al ĉevalbredejo Kladruby nad Labem. Konstruigis ĝin imperiestro Francisko la 1-a. Rekonstruita estis en la jaro 1855.
Statuo[redakti | redakti fonton]
Statuo de Sankta Gotardo estas el la jaro 1729.
Bibliografio[redakti | redakti fonton]
- Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
- Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.