Selters-akvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
mineralakva kruĉo de la fonto en Niederselters el la 19-a jarcento
selters-akva kruĉo, trovita en oktobro 2011 en Stokholmo dum konstruo de la fervoja tunelo Citybanan
la konstruaĵo de la nuna mineralakva produktejo en Löhnberg-Selters

La termino Selters-akvo - germane Selterswasser, SeltersSelterwasser, en orienta Germanio foje Selter, angle ankaŭ Seltzer - uzatas por nomi mineralakvon riĉan je karbonata acido el centra Germanio, origine el la loĝloko Niederselters, parto de la komunumo Selters en la distrikto Limburg-Weilburg de Hesio. Foje la termino ankaŭ uzatas ĝenerale por nomi ĉian mineralakvon riĉan je karbonata acido. La origina akvo estas alkaleca pro alta parto de natriohidrogenkarbonato, krome enhavas natriokloridon kaj naturan kvanton je karbonata acido de pli ol 250 mg/l.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kuracisto Jakob Theodor Tabernaemontanus el Worms en sia libro Der Neuw Wasserschatz ("la nova akvotrezoro") en 1581 elstarigis la kuracajn efikojn de la fonta akvo el Niederselters. Ekde la fino de la 16-a jarcento ĝi vendiĝis en milionoj da argilaj kruĉoj, unue al la proksima regiono kaj iom-post-iom ankaŭ en forajn landojn.[1]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]