Sem Dresden (verkisto)
| Sem Dresden | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de aŭgusto 1914 en Amsterdamo |
| Morto | 6-an de majo 2002 (87-jaraĝa) en Leiden |
| Lingvoj | nederlanda |
| Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
| Okupo | |
| Okupo | filologo verkisto universitata instruisto |
Samuel Sem DRESDEN (n. la 5-an de aŭgusto 1914 en Amsterdamo - m. la 6-an de majo 2002 en Leiden) estis nederlanda verkisto, eseisto kaj literaturhistoriisto kaj survivinto de nazia koncentrejo. Li estis nevo de la komponisto Sem Dresden (1881–1957).
Verkaro
[redakti | redakti fonton]Krom proksimume 200 artikoloj, Samuel Sem Dresden ankaŭ publikigis multajn librojn. "Vervolging, vernietiging, literatuur" (1991- Persekutado, Detruo, Literaturo), kiu temas pri la literatura travivado de la holokaŭsto (Shoah) fare de la judoj, estas probable lia plej konata verko. En tiu verko li esploras la eblecojn de literatura lingvo por esprimi la traŭmaton de persekutado kaj detruo en nazia koncentrejo. Li ricevis plurajn literaturajn premiojn. Okupis lin demandoj kiaj "Kiel verki pri la teroro de totalismaj reĝimoj, pri la sufero, subpremo, persekutado kaj detruo, kiuj rezultas el tio? kaj "Kiel verkistoj en la naziaj koncentrejoj kaj ekstermejoj, malgraŭ la grandega premo kaj teruraj kondiĉoj, tamen decidis verki pri siaj spertoj?"[1].
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (nl) Tommy van Avermaete, Goran Bouaziz, Bram Ieven, Schrijven over vernietiging. Sem Dresden en de Holocaust vanuit meervoudig perspectief, eld. Verbum, EAN 9789493028821

