Kultivata nigelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sema nigelo)
Jump to navigation Jump to search
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Kultivata nigelo
Nigella sativa
Nigella sativa
Biologia klasado
Regno: Plantoj ‘‘Plantae’’
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Ranunkolaloj Ranunculales
Familio: Ranunkolacoj Ranunculaceae
Genro: Nigelo Nigella
Specio: Kultivata nigelo Nigella sativa
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Kultivata nigelo (latine Nigella sativa) estas planta specio en la genro nigelo (Nigella) kaj la familio ranunkolacoj (Ranunculaceae). En multaj naciaj lingvoj ĝi nomatas "nigra kumino" aŭ "nigra karvio", sed ĝi parencas nek al kumino nek al karvio.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

floro vidata deflanke
Nigella sativa - Muzeo de Tuluzo

Kultivata nigelo kreskas kiel svelta ĝis fortika unujara planto kaj atingas altecon de 15 ĝis 50 cm. La plantopartoj super la grundo estas loze harkovritaj foje kun glandaj triĥomoj. La rekta tigo en la supra parto estas striata. La dentaj folioj havas pintajn finaĵojn.

La planto famas pro multaj kuracaj virtoj.

Citaĵo
 Kultivata nigelo kuracas ĉiun malsanon - krom la morto.[1] 

Tiu ĉi citaĵo de Mahometo (570–632 de nia erao) en Hadito kontribuis al granda populareco de la kuraca planto dum la pasintaj jarcentoj en la tuta islama mondo. Sed ankaŭ en ne-islamaj socioj de Azio la kuracaj efikoj aparte kontraŭ alergiaj malsanoj de jarcentoj estas tradicia parto de la loka tradicia medicino.

Referencoj[redakti | redakti fonton]