Semajno de hebrea libro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semajno de hebrea libro 2005, Israela Muzeo, Jerusalem

Semajno de hebrea libro (hebree שבוע הספר העברי) estas ĉiujara evento daŭranta unu semajnon en Israelo festanta hebrean literaturon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hebrea librofoiro unue okazis en 1926 kiel unu-taga evento ĉe Bulvardo Rothschild en Tel Aviv por promocii vendadon de libroj en la hebrea.

Dum la semajno de hebrea libro, subĉielaj librofoiroj okazas tra la lando kaj eldonaj firmaoj vendas iliajn librojn je rabatita prezo. Ankaŭ librovendejoj en Israelo tipe proponas specialajn prezojn dum ĉi tiu tempo kiu povas daŭri ĝis tuta monato. Oni vendas multajn librojn ĉiujare: ĉe kelkaj institucioj oni vendas dum tiu semajno pli da libroj ol dum la cetero de la jaro.

La pli granda evento okazas en Tel Aviv, tiel nomata la unua hebrea urbo, ĉe Rabin palaco apud la urbodomo. Grava socia evento konsistas en la ĉeesto de famaj verkistoj kiuj dediĉas per aŭtografo aĉetitajn ekzemplerojn al ŝatantoj-sekvantoj; tiele la vico por atingi tion estas longega.

Krom vendoj de libroj, vario de literaturaj eventoj okazas dum la Libro-Semajno, kiel mitingoj kun aŭtoroj kaj publikaj legadoj de aŭtoroj. Ankaŭ en la amaskomunikilaro estas pliigita nivelon de atento al literaturo.

Tiu semajno fokusigas specialan intereson pri novaj libroj eldonitaj dum la pasinta jaro.

Takso laŭ raporto de la Nacia Biblioteko[redakti | redakti fonton]

Kiel en multaj aliaj ŝtato, laŭleĝe la Nacia Biblioteko de Israelo ricevas du ekzemplerojn de ĉiu libro publikigita en la lando (devigaj kopioj). Ĉiujare, en preparo por la librosemajno, la Nacia Biblioteko publikigas datenojn pri eldonado en Israelo. La raporto listigas la nombron da libroj publikigitaj en la pasinta jaro, ĝenroj, verktemoj, specoj de eldonejoj kaj multaj aliaj datumoj.

Ekzemple, en 2004 estis raportite ke ili ricevis 6 436 novajn librojn. La plej multaj el la libroj publikigitaj estis en la hebrea, kaj la plej multaj el la libroj kiuj estis publikigitaj en la hebrea estis origina literaturo. Preskaŭ 8% de la libroj publikigitaj en 2004 estas infanlibroj kaj nur 4% estis lernolibroj. Laŭ speco de publikigo, 55% de la libroj estis produktitaj fare de komercaj eldonistoj, 14% de individuaj mem-eldonistoj, 10% de registaraj eldonistoj, 7% de eldonistoj por edukaj celoj, kaj 14% estis publikigitaj fare de aliaj firmaoj.

En la jardeko inter 2008 kaj 2018, estis 35% pliiĝo en libroeldonado (6 326 libroj en 2008 kompare kun 8 571 en 2018)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]