Duonkonduktaĵa aparato

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Semikonduktaĵaj aparatoj)

Duonkonduktaj aparatoj estas elektronikaj komponantoj kiuj ekspluatas la elektronikajn ecojn de duonkonduktaĵoj, precipe silicio, germaniumo kaj galia arsenido. Tiu ĉi klaso de aparato anstataŭis termojonajn aparatojn, tiel kiel vakutubojn, en plejmultaj aplikaĵoj. Ili utiligas elektran konduktecon en la solida stato mala al la vakua stato aŭ la gasa stato.

Duonkonduktaj aparatoj disponeblas en apartaj unuoj, aŭ en integritaj cirkvitoj kiuj entenas multaj apartaj cirkvitaj elementoj. konstrukcio de integritaj cirkvitoj dependas de la bazaj konceptoj de aparata fiziko. Plej multaj el tiuj aparatoj dependas de kondukteco de majoritataj portantoj. Sed kelkaj regas la konduktadon de minoritataj portantoj. Aliaj konceptoj el aparata fiziko estas benda strukturo de duonkonduktaĵo, la benda breĉo, benda tordado, ktp... Sed por konstrukcii integrita cirkvito, oni devas kompreni la funkcio de la apartaj unuoj tiel kiel diodo, solidstata kondensilo, kamp-efika kaj dupolusa junta transistoroj, kaj la medodoj de fabrikado de duonkonduktaĵaj aparatoj tiel kiel fotolitografio, jona enplantado, kemia vapora deponado, kaj epitaksia deponado.

Ekzemploj de duonkonduktaĵaj aparatoj:

  • Diodoj:
    • Zeneraj diodoj
    • Lavangaj diodoj
    • Lum-elsendaj diodoj (LED)
    • Fotodiodoj
    • Schottky-aj diodoj
    • Klakaj diodoj
    • Tunelaj diodoj
    • Siliciaj Regitaj Rektifiloj
    • Diakoj
    • Triakoj
  • Transistoroj
    • Dupolusaj juntaj transistoroj
    • Fototransistoroj
    • Kamp-Efikaj transistoroj
    • MOSKED-aj transistoroj
    • KMOS-aj transistoroj
  • Tiristoroj
    • Fototiristoroj
    • GTO-tiristoroj
    • IGC-tiristoroj

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]