Semnano (urbo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Semnano · سمنان
urbo de Irano • urbego
Administrado
Lando  Irano
Provinco Semnano
Telefonkodo 0231
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 185 129  (2016) [+]
Geografio
Geografia situo 35° 35′ N, 53° 23′ O (mapo)35.58333333333353.383333333333Koordinatoj: 35° 35′ N, 53° 23′ O (mapo) [+]
Alto 1 148 m [+]
Horzono UTC+03:30
Semnano · سمنان (Irano)
Semnano · سمنان (Irano)
DEC
Semnano · سمنان
Semnano · سمنان
Situo de Semnano · سمنان

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Semnan [+]
vdr

Semnano - perse سمنان, ankaŭ anglalingve latinliterigata Samnān - estas universitata urbego de norda Irano. Ĝi estas la ĉefurbo de la samnomaj provinco Semnano kaj distrikto.

La malnova fortikaĵo

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Semnano situas en suda piedo de monto Elbruso borde de dezerto en relative plata tereno. Dum la historiaj tempoj Semnano estis oazo inter la karavana vojo Teherano (220 km) kaj Maŝhado (685).

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de dominado de araboj en 739 tie estas grava fortikaĵo. Dum la Pahlavi-dinastio Semnano transformiĝis al pli moderna urbo. Semnano urbiĝis en 1926.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Semnano tradicie estis grava centro de komerco laŭ la historia Silka Vojo kaj daŭre estas grava agrikultura, industria kaj kultura centro hodiaŭ. La urbego estas grava merkato por tritikoj kaj kotonoj, krome provizanto de la ĉefurbo kun fruktoj kaj legomoj. Iam estis produktoj pri teksaĵoj kaj tapiŝoj, nun la industrio produktas aŭtojn, biciklojn kaj cementojn.

eniro al la historia citadelo dumnokte
Tombo en Semnano
Administrejo pri gasoj

Klimato[redakti | redakti fonton]

Semnano situas en arida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas/neĝas po 140 mm, inter junio-septembro apenaŭ pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 18,4 °C. Ĝenerale Semnan estas 48 tagoj, kiam la temperaturo falas sub frostopunkto.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Semnano havas 2 flughavenojn. La urbego estas ligita trajne kaj aŭtovoje al Teherano kaj Maŝhado.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

La kampusa teritorio kun la pordego