Nuda okulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sen-ila okulo)

La „nuda okulo“ estas stilfiguro pri homa vidado sen iu ajn teknika helpilo, ĉu teleskopo, ĉu mikroskopo.

La esprimo estas ofte uzata en astronomio, geodezio, fiziko kaj biologio kuntekste kun fenomenoj observeblaj de amatoroj kaj ne-fakuloj, de la vasta publiko.

En ĉiutaga lingvo oni apenaŭ uzas ĝin, ĉar ĝi aplikeblas preskaŭ ĉie, do estas memkomprenata.

Kio videblas per „nuda okulo“?[redakti | redakti fonton]

La vidkapablo de la homa okulo estas mirinda. Jen kelkaj limoj:

  • Distingivo de angulo: 0,02°–0,03° (koresponde al 30–60 cm en distanco de 1 km)
  • Distingivo de heleco: malhelaj steloj nudokule percepteblas ĝis magnitudo de +6,5 (la 10.000.000.000-ono de la heleco de plena suno)
  • Simetrio: 10–20″ (koresponde al 5–10 cm per 1 km) — komparu la elstarajn rezultojn de Tycho Brahe kaj la egiptaj astronomoj
  • Distingivo pri malgrandaj strukturoj: depende de kontrasto 0,01 bis 0,02° (koresponde al 3 cm per 100 m)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]