Sendanĝera razilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
sendanĝera razilo

Sendanĝera razilo estas razilo por tiel nomata "malseka razado", do razado (kompleta fortranĉo de korpaj haŭtoj) helpe de sapa ŝaŭmo. En sendanĝera razilo uzatas razilklingo(j), kiu(j) nur iomete elstaras el la ilo, por eviti pli grandajn tranĉajn lezojn. Tial uzo de la ilo kontraste al la antaŭe uzita tranĉilrazilo havas malpli grandan riskon je senintenca vundiĝo, kaj tial ricevis sian nomon. La unuaj sendanĝeraj raziloj aperis en Eŭropo en la 18-a jarcento, signifa disvastigo okazis post tio, kiam fine de la 19-a jarcento perfektigis ilin usona inventisto King Camp Gillette, kies nomon hodiaŭ portas tiuj ĉi klingetoj en pluraj landoj. Ekster la kadro de "sendanĝera razilo", razilklingo tamen estas efika eta armilo kaj mem tute ne nomeblas "sendanĝera", kaj ankaŭ per "sendanĝera razilo" ja eblas vundi sin, nur malpli draste ol per tranĉilrazilo. Iuj psikaj malsanuloj tendencas mem vundi sian haŭton per razilklingo, principe facile eblas mem mortigi sin per razilklinga tranĉo de manartika arterio, kaj ankaŭ facile eblas signife vundi aliajn vivaĵojn aŭ tranĉe detrui objektojn per ĝi.

La uzo de sendanĝera razilo kun unu razilklingo estis la precipa raza metodo en la grandaj industriaj nacioj de la Unua Mondmilito ĝis la 1970-aj jaroj. Tiam en norda Ameriko, okcidenta Eŭropo, post la falo de la komunismaj sistemoj ankaŭ en orienta, kaj en pluraj pliaj mondaj regionoj plipopulariĝis sendanĝeraj raziloj kun pluraj razilklingoj kaj aldonaj mekanismoj kontraŭ senintenca vundiĝo, kaj ankaŭ plidisvastiĝis elektraj raziloj, kiuj funkcias sen sapa ŝaŭmo kaj apenaŭ havas ajnan riskon de senintenca vundiĝo, se aplikataj al sana haŭto. En iuj landoj ekster Eŭropo kaj Ameriko, ekzemple en Barato, Egiptio, JapanioPakistano, tamen ankaŭ nuntempe la originaj unuklingaj "sendanĝeraj raziloj" estas en vasta ĉiutaga uzo.