Sendependa Ŝtato Montenegro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sendependa Ŝtato Montenegro
1941 – 1944

historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Sendependa Ŝtato Montenegro dum la Dua Mondmilito.

La Sendependa Ŝtato Montenegro, oficiale nomita Reĝlando Montenegro (en serb-kroata: Краљевина Црна Гора, transliterumita kiel Kraljevina Crna Gora), estis malgranda ŝtato kiu ekzistis dum la Dua Mondmilito sur proksimume la teritorion de la nuna Montenegro kiel protektorato de la potencoj de la Akso: nome de la Itala Reĝlando (precize de Faŝisma Italio, 1941-1943) kaj poste de Nazia Germanio (1943-1944).

Historio[redakti | redakti fonton]

Post la invado de Jugoslavio fare de Nazia Germanio kaj de Faŝisma Italio la 6an de aprilo 1941 kaj la posta kapitulaco de la Reĝa Jugoslava Armeo la 17an de aprilo 1941, Sekula Drljević, estro de la Montenegraj Federaciistoj en la Reĝlando Jugoslavio, establis la Administracian Provizoran Komitaton de Montenegro, kiu funkciis kiel kunlaborema organo de la Faŝisma Italio. La Komitato dissolviĝis la 5an de majo 1941 kaj estis formita Montenegra Konsilantaro por superrigardi la italan okupacion kaj krei la duon-sendependan protektoraton de Montenegro.

La reĝo Viktoro Emanuelo de Italio (influita de sia edzino, la reĝino Elena, filino de la iama Reĝo de Montenegro) trudis al Mussolini la kreadon de Montenegro sendependa, kontraŭ la deziroj de la faŝistaj kroatoj de Ante Pavelić kaj albanoj (kiuj volis disdividi Montenegron inter ili).