Sendependa Misio de Afganio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sendependa Misio de Afganio
Misio sui iuris de Afganio
Missio sui iuris Afghanistaniensis latine
latina

Episkopo Giovanni M. Scalese
Sacerdotoj 4
50 baptitaj de ĉiu sacerdoto
Religiuloj 4 viroj, 12 virinoj
Loĝantoj 26.000.000
Baptitaj 200 (2014) (0,008% el ĉiuj)
Areo 647 500 km² en Afganio
Paroĥoj 1 kapelo
Fondita 16-a de majo 2002
Rito roma
Adreso c/o Embassy of Italy, Great Massoud Road, P.O. Box 21438, Kabul, Aghanistan
Datoj el Pontifika Jarlibro 2014 * *
Katolika eklezio en Afganio
vdr

La Sendependa Misio de Afganio (aŭ Misio sui iuris de Afganio; latine: Missio sui iuris Afghanistaniensis) estas administra unuo de la Katolika Eklezio en Afganio. Ĝi tutkovras la areon de la lando. La misio estas dependa direkte al la Sankta Seĝo.

La seĝo de la supera administranto situas en Kabulo. La misio estis kreita la 16-an de majo 2002 de la papo Johano Paŭlo la 2-a, ĝi havis tiam unu sacerdoton. En 2014 ĝi havis kvar sacerdotojn, dek du religiulinojn, du cent fidelulojn kaj unu kapelon.[1]

Superaj administrantoj[redakti | redakti fonton]

  1. 16-a de majo 2002 - 2014: Giuseppe Moretti,
  2. ekde 4-a de novembro 2014: Giovanni Scalese.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Missio sui iuris Afghanistaniensis ĉe catholic.hierarchy.org http://www.catholic-hierarchy.org/diocese/dafgh.html