Sendependigo de Kolombio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Simón Bolívar kaj Francisco de Paula Santander en la Kongreso de Cúcuta.

La Sendependigo de Kolombio estis la historia procezo kiu permesis la liberigon de Kolombio disde la Hispana Imperio, kio finigis la kolonian periodon. La unua fazo de la milito, el 1810 al 1816, karakteriziĝis pro konstantaj luktoj internaj inter la defendantoj de la sendependigo. En 1811 la provincoj de Nova Granado konstituiĝis en nova ŝtato sendependa, konsista en malforta konfederacio de tiuj provincoj kiuj deklarixgis sendependaj en 1810. En 1816 la hispanoj rekuperis la kontrolon de la lando, per kio oni instalis la nomitan teruran reĝimon.[1] Kvankam dum tiu periodo kelkaj respublikaj grupoj pluis aktive, enpove fakte en Llanos, ĉefe en la Guajano de Venezuelo kaj en Kasanare, nur en 1819 ekis la fina procezo de forpelo de la dominintaj hispanoj.

Avanco[redakti | redakti fonton]

El 1818 la situacio definitive kliniĝis favore de la patriotoj kaj ekde tiam praktike ties avanco tra la kontinento iĝi nehaltigebla kio permesis ke Bolívar, el Venezuelo kaj Francisco de Paula Santander (kiun Bolívar altigis je rango), el Nova Granado ekkunordigis kunagadojn ekde siaj influareoj kio helpis la militan unuecon. En Nova Granado estis grava kerno de rezistado de revoluciuloj kontraŭ la trupoj de Morillo en la ebenaĵoj ĉe Casanare, zono apud Apure kaj Araŭko.

Ambaŭ faris planon laŭ kiu Santander devis prepari la provincon Casanare, unuigi la gerilanojn de la sudo kaj informi al Bolívar pri la hispanaj trupoj por ekinvadi Novan Granadon. Krom la militan preparadon, ili faris ankaŭ gravajn politikajn agadojn. La 21a de januaro de 1819 alvenis al Angostura du britaj ŝipoj, la Perseverance kaj la Tartare kun roto da volontuloj konata kiel la Brita Legio por apogi Bolívar kaj la 15a de februaro de 1819, la Libertador kunvemnigis la Kongreson de Angostura, kie li faris la Diskurson de Angostura, per kiu li verkis analizon kritikan de la situacion, kaj planis la vojon por fondi la respublikon.

Historia templo de Cúcuta, kie okazis la Kongreso de Cúcuta. En ties interno estas statuo de Bolívar.

Morillo ekkonis la alvenon de la Brita Legio al Angostura sub estreco de James Rooke kaj subkomprenis, ke Bolívar unuigos trupojn kun José Antonio Páez, ribelulo de Los Llanos, pro kio li atakis la ĉefan ribelejon novgranadan en Casanare per trupoj estre de la kolonelo José María Barreiro kiuj estis siavice atakitaj konstante fare de la trupoj de la generalo Santander pere de geriloj kiuj eluzis la forton de la Tria Divisio Hispana. La hispanoj retiriĝis pro la pluvsezono supozinte, ke la sendependistoj faros same.

Paso de la armeo de Bolívar tra la Paramo Pisba.

Definitiva venko[redakti | redakti fonton]

Tamen tiam Bolívar faris unu el siaj plej konataj militagadoj, nome la paso de la Andoj, kion li realigis dum maltaŭga sezono konsiderata neebla por la tiamaj rimedoj. Tra la Paramo Pisba, ĝis atingi la monarkisman armeon en la 25-a de julio de 1819 kiam okazis la Batalo de Pantano de Vargas, kiam la monarkisma trupo finfine fuĝis, kio permesis al patriotoj alveni al la urbo Tunja la 4-a de aŭgusto. Tie Bolívar kuniĝis kun la patriota armeo kiu estis sub estreco de Santander en Tame (aktuale en la departemento Araŭko), kie fakte ekas la liberiga kampanjo de la Nova Granado.

Batalo de Bojakao.

La atako de Bolívar surprizis la hispanojn, kiuj devis retiriĝi al la urbo Bogoto kie la defendaj kondiĉoj estos multe pli favoraj. La decida kunfronto kontraŭ la monarkisma armeo okazis ĉe la Batalo de Bojakao la 7-a de aŭgusto de 1819, per kiu la hispanoj klopodis bremsi la avancon de la sendependisma truparo estritaj de Barreiro al la urbo Bogoto kio rezultis en granda venko por Bolívar kaj la revolucia armeo. La vicreĝo Sámano tuj fuĝis el Bogoto kaj tiele la liberiga armeo eniris triumfe en la ĉefurbon la 10-a de aŭgusto.

Pluaj venkoj ĉe la Batalo de Karabobo en 24-a de junio de 1821, ĉe Pichincha en 1822 kaj ĉe la ŝipbatalo de la Lago de Marakajbo en la 24-a de julio de 1823 konfirmis lian regon kaj la definitivan liberigon de Venezuelo. La Kongreso de Cúcuta proklamis decembre de 1821, Bolívar kiel Prezidento de la Respubliko kaj Francisco de Paula Santander[2] kiel Vicprezidento tiele ke «la Respublikoj Venezuelo kaj Nova Granado restis ekde tiu tago kunigitaj en unusola sub la gloria titolo de República de Colombia (Respubliko Kolombio)».

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Roberto Barletta Villarán (2011). Breve historia de Simón Bolívar. Madrid: Ediciones Nowtilus. ISBN 978-84-9967-241-0.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Sendependigo de Hispanameriko
en ruĝa la teritorioj de la reĝistoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]