Fraŭleco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Senedzeco)
Saltu al: navigado, serĉo

Fraŭleco estas la stato de fraŭlo, tio estas, de ne edziĝinta viro.[1]

Tiu stato povas esti provizora aŭ definitiva, limigita je tempo aŭ dumviva, libervola aŭ deviga. Ĉu abstinante de seksaj rilatoj (totala ĉasteco) ĉu vivante malĉaste, fraŭlo restas fraŭlo..

Ekzistas kvazaŭ virtuala fraŭleco de edziĝintaj homoj, kiuj vivas senkunule. Tio okazas, ekzemple, al atletoj, al kiuj oni konsilas ne havi seksajn rilatojn antaŭ konkurso. Muhammad Ali strebis tiel abstini dum ses semajnoj antaŭ siaj boksbataloj.[2] Tia virtuala fraŭleco implikas totalan ĉastecon.

Fraŭleco ofte rezultas de libervola elekto pro religiaj motivoj.[3]

La kanona juro de la katolika eklezio afirmas, ke la klerikoj devas observi perfektan kaj ĝisĉiaman ĉastecon kaj pro tiu motivo oni destinas tiujn klerikojn, kiuj apartenas al la latina eklezio, al fraŭleco, kio estas aparta dono de Dio, kiu kapabligas la pastrojn ligiĝi pli facile per nedividita koro al Kristo, kaj dediĉi sin pli libere al servado de Dio kaj de la homaro.[4]

Tiu kanona juro ankaŭ malpermesas (en la latina eklezio sed ne en ĉiuj orientaj katolikaj eklezioj) la ordinadon kiel sacerdotoj de homoj kiuj havas edzinon.[5] En aliaj antikvaj eklezioj, kiel la bizanca ortodoksa kaj la orientaj ortodoksaj, fraŭleco estas kondiĉo por ordinado de episkopoj, sed ne de presbiteroj. En tiuj ĉi lastaj eklezioj, oni ne permesas al jam ordinitaj klerikoj nek edziĝi nek, se al ediĝinta sacerdoto mortas la edzino, reedziĝi. Kontraŭe, tiuj eklezioj, kiu estiĝis en la lastaj jarcentoj, precipe ekde la Protestanta Reformacio, nenion tian postulas al siaj klerikoj. Pri tio vidu Eklezia senedzineco.

La celo, por kiu budhistoj elektas fraŭlecon, estas atingi liberecon, kiun malhelpas la deziro de seksaj plezuroj.[6]

La motivoj pro kiuj elekti fraŭlecon ne estas necese religiaj. Ili povas estis tre variaj. Ne ŝajnas, ke por religia voto preferis la angla reĝino Elizabeto la 1-a ne edziniĝi.[7]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]