Seneko Grandio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Seneko Grandio (Latine Seneca Grandio) estis Romia deklamisto, pri kiu ni scias de Seneko la pli aĝa. Sian kromnomon li ricevis pro tio, ke li daŭre serĉis nur tuŝi "grandajn aferojn". Ĉe li tio fariĝis sufiĉe malsaneca: li fariĝis ridobjekto. Kiel deklamisto li nur traktis "grandajn" temojn, ekzemple pri "la granda Kserkseso".

Ankaŭ private li nur akceptis grandaĵojn: ekzemple nur ege altajn sklavojn li aĉetis, kaj nur grandajn vazojn; nur grandajn figojn li manĝis. Ankaŭ kiel amatinojn li akceptis nur inojn de "nobla alteco". Dum siaj prezentadoj kutime li uzis altajn kalkanumojn.

Pliaj informoj estas troveblaj en "Der Kleine Pauly", Lexikon der Antike in fünf Bänden, dtv-verlag, München 1979.