Seneko la pli aĝa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Lukio (aŭ Marko) Aneo SENEKO (Latine Lucius Annaeus Seneca), kromnomata la Pli Aĝa aŭ la Maljuna (ĉ 55 a.Kr.-37/41 p.Kr.), naskiĝis en Kordovo, Hispanio. Li devenis el loka kavalira familio. En Romo li edziĝis je samlandanino Helvia, kiu naskis al li tri filojn. Unu el ili estas la filozofo Seneko la pli juna; alia estas la patro de la poeto Lukano; kaj la tria famiĝis, ĉar amiko de la patro lin adoptis sub la nomo Galiono kaj sub tiu nomo li estis menciita en Agoj de Apostoloj kiel la prokonsulo de Aĥajo, kiu devis verdikti pri apostolo Paŭlo.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Li verkis plurajn historiajn monografiojn, kiuj perdiĝis. El lia verkaro pri retoriko restas al ni parto de lia Brilaj diroj de Oratoroj. Tiu verko donas elĉerpaĵojn el deklamadoj, kiujn li ĉeestis; entute ni posedas el ĝi kvin librojn da Kontroversioj aŭ fikciaj pledoj antaŭ tribunalo, kaj unu libron Persvadoj aŭ fikciaj paroladoj, kiujn al historiaj figuroj li enbuŝigas. Seneko estas fama pro la kapablo redoni la malsamajn stilojn kaj opiniojn de l´ diversaj retoroj.

Li enŝovas personajn opiniojn, precipe en la antaŭparoloj al la libroj. Ciceronon li certege preferis kiel plej brilan oratoron. Longatempe oni uzadis liajn verkojn kiel instrumaterialon. Li nur aperigis ĝin en malfrua aĝo.

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Eta elekto el liaj verkaĵoj troveblas en Antologio Latina volumo 3 de Gerrit Berveling.