Senelirejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tabulo

Senelirejo estas loko, el kiu ne eblas eliri krom tra la enirvojo. Sakostrato (strato nur enirebla kaj elirebla tra nur unu direkto) estas tipa ekzemplo de senelirejo.

La koncepto ofte uzatas figursence, por paroli pri problemo, kiun malgraŭ jama rezonado ne eblas plu disfadenigi.

Samsignifaj figursencaj esprimoj en aliaj lingvoj

Pluraj lingvoj esprimas la figursencan koncepton per apartaj vortkombinoj:

  • Angle: dead end ("morta fino")
  • France: cul-de-sac ("sakfundo")
  • Itale: vicolo cieco ("senelira strateto")
  • Ĉeĥe: slepá ulice (blinda strato)
  • Hungare: zsákutca (sakostrato)