Senfinecono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Senfinecono estas nombro kiu estas senfine malgranda, sed ne nulo.

Arĥimedo uzis senfineconojn en La metodo de meĥanikaj teoremoj por kalkuli la areon de ebenaj regionoj kaj la volumenon de spacaj regionoj. Pli poste senfineconoj estis uzataj en la senfinecona kalkulo fare de Gottfried Leibnitz, Leonhard Euler kaj Joseph-Louis Lagrange. En la deknaŭa jarcento, Augustin Louis Cauchy, Karl Weierstraß, Richard Dedekind kaj aliaj formaligis la senfineconan kalkulon per la realnombra analizo, kiu per siaj konsideroj pri limvaloroj forigis la neceson uzi senfineconojn. Tamen la senfineconoj plu estis konsiderataj utilaj por plisimpligi klarigojn kaj kalkulojn.

En la dudeka jarcento matematikistoj trovis matematike rigoran manieron difini senfineconojn: Por tio oni difinas plivastigojn de la kampo de realaj nombroj entenantajn senfine grandajn kaj senfine malgrandajn nombrojn. La plej konataj tiaj plivastigoj estas la hiperrealaj nombroj de Abraham Robinson kaj la surrealaj nombroj de John Conway.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]